Post
la naskigho de Esperanto, ghia kreinto Zamenhof donis grandan atenton
al esperantigo de literaturajhoj. Li tradukis multajn famajn verkojn
en Esperanton. Heredante lian tradicion, diverslandaj samideanoj
sin dedichis al esperantigo de literaturajhoj, precipe tiuj de subpremataj
nacioj. Lusin subtenis Hujucz k.a. en elesperantigo de tiuj literaturajhoj
por prezenti ilin al la china popolo. Instruante en la Pekina Esperanta
Kolegio, li instigis la lernantojn traduki Esperantajn verkojn,
opiniante, ke tio estas fundamenta laboro por la disvastigo de Esperanto.
Poste li disponigis paghojn al Esperantaj tradukajhoj en "Fluego",
"Tradukoj" kaj aliaj gazetoj kun li kiel chefredaktoro.
Kortusha
estis lia prizorgo kaj helpo al esperantisto Sun Yong. Post memlernado
de Esperanto Sun chinigis el Esperanto la epopeon "Johano la
Brava" de la fama hungara poeto Petofi Sandor. Lusin legis
la manuskripton kaj reviziis ghin lau la germanlingva versio. Post
tio li chiamaniere klopodis por trovi por ghi eldonejon. La fervora
helpo de Lusin donis grandan kuraghigon al Sun Yong, kaj chi tiu
poste elesperantigis "40 Poemoj de Petofi Sandor", "Foriro
tra la Pasejo", "La Kapitana Filino" kaj aliajn kvin
verkojn.
Krome
Lusin multfoje donacis monon kaj tantiemojn al chinaj E-organizoj
kaj la Esperanta afero.
Konatigho
kun Esperanto
Partopreno
en diskuto pri Esperanto en "Nova Junularo"
Amikeco
kun Eroshenko
Instruado
en la Pekina Esperanta Kolegio
En
kunveno de esperantistoj en Kantono
Lastaj
vortoj
Bonaj
memorajhoj por esperantistoj
Lusin
kaj Esperanto
|