En
la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento la Esperanta movado rimarkinde
disvolvighis mondskale. Tiam en multaj landoj aperis Esperantaj
versioj de gravaj literaturajhoj kaj klasikaj verkoj. La chinaj
esperantistoj aplikis Esperanton en la naciliberiga movado kaj la
progresema kultura movado kaj multe disvolvis la Esperantan movadon
enlande. En augusto de 1936, la redakcio de "La Mondo"
sendis leterojn al famuloj de la kultura rondo por kolekti iliajn
opiniojn pri Esperanto. Tiam Lusin suferis gravan malsanon kaj chiutage
sputis sangon. En tia sanstato li ech ne forgesis subteni Esperanton.
Li tiel skribis en la responda letero:
"Mi
mem estas konvinkita, ke mi aprobas Esperanton. Tio estas de tre
longa tempo, eble 20 jaroj. Tamen lau mia memoro la motivoj estas
tre simplaj:
1. Ghi povas
unuigi chiujn homojn en la mondo, precipe la subprematajn;
2. Ghi povas
diskonigi literaturojn;
3. Mi vidas
kelkajn esperantistojn, kiuj estas pli noblaj ol la hipokritaj egoistoj.
La
respondo de Lusin estis publikigita en "La Mondo", sed
bedaurinde, en la sama monato, en kiu publikighis lia letero, li
forpasis, kaj lia respondo farighis liaj lastaj vortoj por chinaj
esperantistoj. En la sekvanta jaro, komencighis la Kontraujapana
Rezistmilito. Chinaj esperantistoj eldonis en Esperanto "Vocho
el Oriento", "Heroldo de Chinio", "Jan-an Esperantisto"
kaj aliajn revuojn por informi la chinan nacisavan batalon kaj gajni
simpation de la mondo.
Konatigho
kun Esperanto
Partopreno
en diskuto pri Esperanto en "Nova Junularo"
Amikeco
kun Eroshenko
Instruado
en la Pekina Esperanta Kolegio
En
kunveno de esperantistoj en Kantono
Mentoro
de esperantistoj
Bonaj
memorajhoj por esperantistoj
Lusin
kaj Esperanto
|