Vasilij
Eroshenko estis fama rusa esperantisto kaj verkisto. Li ne nur verkis
multajn poemojn kaj fabelojn en Esperanto, sed ankau profunde studis
Esperantan literaturon. Li kunvivis kun Lusin ch. 10 monatojn, kaj
estighis profunda amikeco inter ili.
En
oktobro de 1921, lau la invito de Hujucz, estro de la Shanhaja Esperanto-Asocio,
Eroshenko venis al Shanhajo kaj instruis Esperanton en la Shanhaja
E-lernejo. Lusin havis grandan simpation al li kaj decidis diskonigi
lin kaj liajn verkojn al chinaj legantoj.
Lusin
tradukis unue fabelojn de Eroshenko "Malvasta Kagho",
"Sur la Bordo de Lageto" kaj "Songho en Printempa
Nokto" kaj poste "Kolekto de Fabeloj de Eroshenko"
kaj "Persikkolora Nubo". Informighinte, ke Eroshenko vivas
malfecile, li skribis al Hujucz kun propono pri invito de Eroshenko
al Pekino por instruado kaj rekomendis lin al s-ro Cai Yuanpei,
direktoro de la Pekina Universitato.
En
februaro de 1922, Eroshenko akceptis la inviton de Cai kaj ekinstruis
Esperanton en la Pekina Universitato kaj loghis che Lusin, kies
familio montris al tiu blinda samideano grandan prizorgon. En Pekino,
krom instruado de Esperanto, Eroshenko ankau faris prelegojn en
aliaj superaj lernejoj ofte en Esperanto. Krom socio kaj literaturo,
li pritraktis aparte Esperanton pri "neceseco de internacia
lingvo" kaj "Esperanto kaj ghia literaturo". Tiam
li estis elektita kiel sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio
kaj instruisto de Esperantaj kursoj. Julion de 1922, en la nomo
de la Pekina Esperanto-Asocio li partoprenis en la 14-a Universala
Kongreso de Esperanto en Finnlando. Post lia forlaso de Pekino,
Lusin verkis la novelon "La Komedio de Anasoj" por esprimi
sopiron al li.
Lau
memoro de iu profesia esperantisto, Lusin iam vizitis Esperantan
kurson en la Pekina Universitato, sed pro sia okupiteco kaj manko
de Esperanta legajho por memlernantoj, li ne sukcesis ellerni Esperanton.
Ghuste kiel en sia letero de la 23-a de novembro1930 al Sun Yong
li skribis: "Mi ne scipovas Esperanton, mi konas nur la vorton
'estas'". Sed tio ne malhelpis lian subtenon al Esperanto.
Konatigho
kun Esperanto
Partopreno
en diskuto pri Esperanto en "Nova Junularo"
Instruado
en la Pekina Esperanta Kolegio
En
kunveno de esperantistoj en Kantono
Mentoro
de esperantistoj
Lastaj
vortoj
Bonaj
memorajhoj por esperantistoj
Lusin
kaj Esperanto
|