Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

La retaj adresoj de diversaj fakoj de UEA

    La reorganizado de la komputila sistemo de la Centra Oficejo de UEA antaueniras kaj nun estas eble kontakti la diversajn fakojn rekte per la sube indikitaj adresoj.
Trevor Steele : <direktoro@co.uea.org>
Marvin H. Stanley: <financoj@co.uea.org>
Nikola Rashich: <kongresoj@co.uea.org>
Simo Milojevich: <libroservo@co.uea.org>
Atie van Zeist: <sekretario@co.uea.org>
Clay Magalha"es: <uk.mendoj@co.uea.org>
Stano Marc'ek: <revuo@uea.org>

    Kiam vi ne scias al kiu vin adresi, vi povas chiam uzi la gheneralan adreson: <uea@co.uea.org>. Sed ne timu, ke iu mesagho perdighu, la malnova adreso: <uea@inter.nl.net> daure funkcias.

(Michela Lipari)

Nova limdato por mendi flugojn al Fortaleza

    La Centra Oficejo de UEA sukcesis interkonsenti kun Varig -- la kunlaboranta brazila flugkompanio pri pli malfrua limdato por mendi flugojn al UK en Fortaleza -- ghis la 15-a de marto 2002.

    La plena oferto de flugoj el Europo kaj Japanio estas konsultebla rete che http://www.uea.org/kongresoj/. Ekzistas aparte tauga oferto flugi rekte de Amsterdamo al Fortaleza kontrau ege modesta prezo (ek)de EUR 849. Tiu flugo trafikas nur unufoje semajne kaj chiam nur vendrede.

(UEA)

Rezultoj de la enketado pri Elstaraj E-agadoj de 2001

    Komence de januaro 2002 en kelkaj movadaj retlistoj okazis enketado pri la plej Elstaraj E-agadoj de la pasinta jaro. En ghi partoprenis 17 personoj. Ili chiuj indikis 2-5 agadojn, kiujn ili opiniis la plej atentindaj.

Jen la rezultoj:

Elstaraj E-agadoj '2001

Plej multajn vochojn ricevis jenaj:

1. Indighenaj Dialogoj (11)
2-3. La movado de lingvaj festivaloj (8)
2-3. E-Euroscola (8)
4. eLibrejo che Esperanto.nu (7)
5-7. La agado de Kolombia Esperanto-Ligo (6)
5-7. Universala Kongreso de Esperanto (6)
5-7. La projekto Interkulturo (6)
8. E-shildoj en brazila stacidomo (4)

Chi-subaj agadoj ricevis po 3 vochojn:

- Edukado.net
- Reformoj en la CO de UEA
- TEJO-seminarioj
- Retbutiko che Esperanto.se
- Shtatnivela vizito de Osmo Buller al Litovio

Kaj tiuj chi --- po 2:

- "Zamenhofa enketado" en Rusio
- UNESKO-kampanjo
- Afrika agado

    La rezultoj estas neniuokaze io oficiala au respegulanta la tutan spektron de opinioj de la tutmonda esperantistaro. Tamen, ni esperu, ke la internacia rekono estos ioma premio por la entuziasmuloj laborintaj por la sukceso de la menciitaj agadoj!

(Andrej Grigorjevskij)

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8.