Serpento
manghas ranon, muson kaj aliajn malgrandajn bestojn, kaj grandaj
serpentoj povas manghi grandajn bestojn, kaj estis noto, ke boao
atakis kaj formanghis pumon.
Post
kiam la homoj povis iri kun rektigita korpo, ili ekhavis grandan
timon al serpento, kaj tiu timo jam solvighis en la genoj, kaj nun
iuj homoj, kvankam ne malkuraghaj, havas timon vidante serpenton,
malgrau ke ghi ne estas venena. Tia timo originis de la pratempo,
kiam la prauloj loghis en kavernoj au shedoj kaj serpento estis
la plej malfacile evitebla malamiko. Kaj tiam la prauloj intersalutis
"Chu ne estas serpento?" Tio estas iom simila al la plej kutima
intersaluto de la posteuloj: "Chu vi manghis?" La prahomoj turnis
timon en adoron, kaj serpento estis rigardata kiel diajho kaj iuj
klanoj prenis ghin totemo. La membroj de la klano Kemu en Xishuangbanna
de Yunnan-provinco kutimas kulti serpenton. Ili opinias, ke serpento
regas la universon, gardas la grenplantojn kaj zorgas pri la malsanoj
de la homoj. Tial ili kultas serpenton de tempo al tempo en la dua
duonjaro kaj regule en marto, alie, ili kredas, ke serpento damaghos
la homojn. En la kultaj tagoj la vilaghanoj ne laboras kaj starigas
signostangojn che la vojkrucighoj por malpermesi trairon. Ili respektas
kaj timas serpenton, ne sciante, kio estas serpento. Eble la Kemu-anoj
estas posteuloj de la klanoj, kiuj prenis serpenton kiel totemon.
La
antikvuloj bildigis la praulojn Fuxi, Nuva, Huangdi k.a. en mito
kiel diojn kun serpenta korpo kaj homa kapo. Tiajn figurojn nun
oni vidas sur la shtonaj bildoj el Han-dinastio antau 2000 jaroj.
Iliaj subaj korpopartoj intime kuntordighis. Tial antau 50 jaroj
fama erudito Wen Yiduo (1899-1946) opiniis, ke drako en china mito
originis de serpento. Li supozis, ke en la periodo de klana komunumo
la klanoj kun serpento kiel totemo aneksis la aliajn klanojn kaj
kreis sian totemon, asimilinte partojn de iliaj totemoj, kaj aperis
la totemo de drako, kiu havas serpentan korpon, chevalajn kapon,
kolharojn kaj voston, cervajn kornojn, hundajn ungojn, fishajn skvamojn
kaj antenojn.
Oni
donis diversajn supozojn pri la origino de drako, sed preskau chiuj
opinioj venis al la sama punkto, ke la korpo de drako estas tiu
de serpento. Do, kaj specialistoj kaj ordinaraj homoj rigardas serpenton
parenca al drako kaj nomas ghin "malgranda drako". La homoj, kiuj
naskighis en serpenta jaro, shatas diri, ke ili naskighis en jaro
de malgranda drako.
La
humida klimato en la suda parto de Fujian-provinco estas tre tauga
por vivo de serpento. La nomo de la provinco en la china lingvo
estas ΓΓ. La ideogramo konsistas el du partoj: la ekstera
ΓΕ signifas pordon, kaj la interna ³³ -- serpenton.
De tio oni scias, ke tie la homoj tre adoras serpenton. Ofte serpento
rampas en domon, kaj la grandaghuloj ne permesas mortigi la serpenton
kredante, ke ghi estas revizoro de la prapatroj por inspekti ilian
pacan vivon. Se survoje oni vidas kuntordighintajn serpentojn, li
devas deshiri unu el siaj butonoj, forjheti ghin en signo de pento
kaj tuj foriri, kvazau nenion vidinte. Oni opinias, ke estas maldece
rigardi sekskunighon de serpentoj. Kredeble la timo al serpento
estighis pro ghia parenceco al drako.
Kelkiam
serpento ludas la rolon de drako en simbolo de suvereno. En la libro
"La Historio" estas legendo: Antau sukceso de kamparana insurekcio
antau 2?00 jaroj, la gvidanto Liu Bang en ebriigho hakmortigis gigantan
serpenton. En nokto li audis ploradon de maljunulino. Shi diris,
ke shia filo estas filo de la Blanka Imperiestro kaj sin transformis
en serpenton por ekskursi, sed li estis mortigita de la filo de
la Rugha Imperiestro. En la china mitologio la Blanka Imperiestro,
kiel unu el la kvin chielaj imperiestroj, estas la Okcidenta Dio,
kaj la Rugha Imperiestro estas la Suda Dio. La plendo de la maljunulino
tre ghojigis Liu Bang, char tio montras, ke li estas neniu alia
ol filo de drako, filo de la chiela imperiestro. Transformigho de
drako en serpenton atestas ilian saman originon.
|