Antikvuloj
opinias, ke serpento auskultas per okuloj. Tio estas erara. Serpento
ne havas audokapablon. Hindaj kaj ciganaj psiloj dancigas najon
per fluto. La aerfluo el la fluto tiklas la najon kaj la najo sin
tordas, kaj la rigardantoj pensas, ke la najo dancas. Se psiloj
ludos alian blovinstrumenton au se oni movos nur fingron, la najo
tuj faros atakon.
Serpento
ne havas tridimensian vidkapablon, kaj ghi vidas nur ebenan bildon.
Se vi movighos, la bildo shanghighos kaj la serpento certe atakos
vin. Antau nelonge, dum la Sidnejaj Olimpikoj, serpento minacis
la konkursantojn de maratono kaj kampa biciklado. Laborantoj de
la organiza komitato atentigis, ke oni nepre ne movighu, se li renkontos
okcidentan rughan serpenton au vipuron. Serpento ne atakas senmovajn.
|