|
LONGSERPENTA BATAL-DISPOZICIO
|
|
La
libera fleksebleco kaj atakemo de serpento grave inspiris la
antikvan chinan militscienciston Sun Zi. Li opiniis, ke bona
komandanto devas lerni de la serpento de Changshan, char tiu
serpento reatakas per la vosto atakate je la kapo, reatakas
per la kapo atakate je la vosto kaj reatakas per la kapo kaj
vosto atakate je la mezo de la korpo. Tial la posteuloj ofte
renkontas longserpentan batal-dispozicion en la historiaj materialoj
au literaturajhoj. |
|
|