|
|
"Malan-floro"
estas porinfana dramo. Malan-floro en la dramo estas tiel magia, ke
ghi povas helpi bonkorulojn efektivigi siajn dezirojn. En la dramo
la Serpento-junulo havas tian floron kaj per ghi savis maljunulon,
kiu falis en valon. Por esprimi dankon al la junulo, la maljunulo
intencis edzinigi sian filinon al li. Lia unua filino Dalan rifuzis,
sed la dua filino Xiaolan konsentis. Post la geedzigho Xiaolan ghuas
felichan vivon kune kun la junulo kaj multaj malgrandaj bestoj. La
Nigra Spirito-kato chiam avidis la floron kaj subinstigis, ke Dalan
shajnigu sin Xiaolan kaj shtelu la foloron, kaj la kato mem pushis
en valon Xiaolan, kiu iris hejmen por viziti la patron kaj fratinon.
Sed poste la Serpento-junulo kaj bestetoj rimarkis, ke tiu mallaborema
kaj frandema veninto ne estas Xiaolan, kaj punis la katon. Dalan pentis
kaj la Serpento-junulo savis Xiaolan per la magia floro. La dramo
havas gajan finon eksplikante la temon, ke justeco certe venkos herezon.
Ghi estas ofte ludata kaj shatata de infanoj.
|
|