La
Biblio rakontas, ke la unuaj homoj Adamo kaj Eva manghis malpermesitan
frukton pro tento de serpento kaj estis elpelitaj el la Edeno. Sed
de tiam iliaj posteuloj eniris en multkoloran mondon kun richaj
sentoj. Chu felicha au malfelicha, la homaro kreighis danke la tenton
de la serpento en la Edeno, kaj oni embarasighis ne sciante, chu
kulpigi au danki la serpenton.
En
orientaj mitoj oni ofte mencias serpenton. Estas rakonto: Dou Wu
naskighis kune kun serpento, kaj oni portis ghin en arbaron. Post
kelke da jaroj la patrino forpasis kaj longa serpento rampis el
herbejo, frapegis sian kapon kontrau la cherkon de la patrino kaj
ploris ghis sangado de la okuloj. Oni diris, ke la serpento havas
homan senton kaj dankemon, ke prosperos la familio de Dou Wu. Kaj
poste la realo vere estis kiel oni antaudiris. Alia rakonto en la
sama libro: Dum sia inspektado Markizo Sui vidis longan serpenton
vunditan kaj kuracis ghin. Poste la serpento rekompencis la markizon
per valorega perlo, kiu lumas en nokto. Kaj poste oni priskribas
talentulon kiel posedanton de la perlo de Markizo Sui.
|