Je
la 16-a horo kaj 54 minutoj de la 1-a de aprilo, la china senhoma
kosmoshipo Shenzhou-3 sukcese surterighis en la meza regiono de
Interna Mongolio, Chinio, post 7-taga flugado en la spaco. Ghi bone
plenumis la sciencan kaj teknikan eksperimentojn en la spaco.
Respondeculo
diris, ke post nelonge ghia reenira kajuto transportighos en Pekinon.
Fakuloj faros teknikan analizon kaj sciencan esploradon pri la eksperimentaj
instrumentoj kaj specimenoj. La orbita kajuto daure flugos lau la
orbito por scienca kaj praktika eksperimentoj en la spaco.
Fakuloj
diris, ke la teknika stato de Shenzhou-3 estas tute sama, kia tiu
de homportanta kosmoshipo. Ghia sukcesa lanchigho kaj reflugo pruvis,
ke la china kosmonautiko jam maturighis. Tio metis solidan bazon
por efektivigi la flugon de homportanta kosmoshipo.
Normale
flugas la kosmoshipo Shenzhou-3
Chinio
lanchis kosmoshipon Shenzhou-3
Chinio
lanchos senhoman kosmoshipon
Surterighis
la kosmoshipo Shenzhou-2
Kosmoshipo
Shenzhou-2 de Chinio lanchita
|