China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Informoj
La 5-a China Kongreso de Esperanto en Yanji

La 2-5-an de oktobro 2003 okazis la 5-a China Kongreso de Esperanto en Yanji, chefurbo de la Yanbian-a Kore-nacia Autonoma Subprovinco de Jilin-provinco, nordorienta Chinio. La kongreson cheestis 236 esperantistoj el 26 provincoj, autonomaj regionoj, municipoj kaj la Speciala Administra Regiono Hongkong de Chinio kaj el Koreio kaj Rusio.

Je la 9-a matene de la 2-a de oktobro inaugurighis la kongreso. S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), prezidis ghin. S-ro Jin Zhixi, prezidanto de la Yanbian-a Federacio de Socisciencaj Asocioj, faris gratulan paroladon en la nomo de la registaro de la subprovinco kaj s-ro Li Jundao, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, donis salutvortojn al la kongresanoj. La kongreson salutis ankau reprezentantoj de kelkaj lokaj E-asocioj. S-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, faris raporton pri laboro de la ligo en la pasintaj 4 jaroj. S-ro Wang Hanping, asista ghenerala sekretario de ChEL kaj direktoro de la centra oficejo de la ligo, prezentis al la kongresanoj la preparadon de ChEL por la 89-a UK okazonta en Pekino en 2004 kaj resumis la laboron de la china delegacio partopreninta la 88-an UK en Svedio.

La kongreson salutis per letero Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de Chinio kaj prezidanto de la China Internacia Eldona Grupo, d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de UEA, 4 E-organizoj kaj 13 esperantistoj el 17 landoj. S-ro Cai Mingzhao diris en la letero, ke la chi-foja kongreso havas gravan signifon por la E-movadoj monda kaj china, kaj oni devas bone plani, aranghi kaj plenumi ghian preparlaboron. D-ro Renato Corsetti skribis: "Via laboro estas rekonata de eksterlandaj esperantistoj, kiuj volas nepre rilati kun vi, ricevi viajn revuon, auskulti viajn radiojn, lerni pri via historio kaj pri via kulturo. Ne estas troe diri, ke chiu esperantisto estas ankau iomete chino. Do, vi havas grandan respondecon pro la grandaj atendoj de nechinaj esperantistoj." Prof. Lee Chong-Yeong skribis en sia retletero: "La chi-jara china kongreso estas grava okazo pripensi kaj prepari fare de chinaj samideanoj pri la venontjara UK. La chi-jara kongrestemo, 'Universala Kongreso kaj china Esperanto-movado en la nova jarcento', estas tute trafa. Chinio estu la motoro de la Esperanto-movado en la 21-a jarcento!"

La kongresa temo estas: La Universala Kongreso kaj la E-movado de Chinio en la nova jarcento. S-ro Zou Guoxiang, vicprezidanto de ChEL, montris en sia parolo, ke okazigo de la 89-a UK en la komenco de la nova jarcento havas gravan signifon. Li alvokis la lokajn E-organizojn kaj esperantistojn agadi por sukcesigi la kongreson. Sekve de tio dekkelkaj samideanoj prezentis siajn opiniojn pri ghi. S-ro Han Zuwu el Tianjin parolis pri "La loka E-movado estas fundamento de la tutlanda E-movado", s-ro Hou Zhiping pri "Universala Kongreso estas akcelilo de la china Esperanto-movado", s-ro Li Shijun pri "Kiaj taskoj staras antau ni?", kaj aliaj samideanoj pri "Kion ni faros por la 89-a UK?", "Kion ni faros kontrau lingva hegemonio?" ktp.

La kongreso havis kunsidon por respondeculoj de lokaj E-asocioj kaj komitatanoj de ChEL. Ghin prezidis s-ro Yu Tao, kiu faris paroladon pri tio, kiel organizi kaj akordigi por sukcesigo de la 89-a UK kaj esperas, ke la lokaj E-organizoj klopodados por kulturi, instrui, preparigi kaj partoprenigi siajn membrojn por la UK en 2004. Delegitoj el la E-asocioj de Interna Mongolio, Shanhajo, Shanxi, Dandong, Changzhou, Hubei, Sichuan kaj Shandong parolis pri spertoj kaj renkontitaj problemoj en siaj laboroj. Ili venis al la konsento, ke lokaj E-movadoj estas fundamento de la china E-movado, kaj esprimis, ke ili diligente laboros por antauenpushi la chinan E-movadon kaj kunlaboros kun ChEL por plenumi taskojn de la 89-a UK.

Posttagmeze de la 3-a de oktobro okazis Esperanto-Seminario por memori Tikos okaze de la 20-jarigho de lia forpaso kaj samtempe okazis premiero de la libro "Elektitaj verkajhoj de Tikos". S-ro Tikos faris gravan kontribuon al kulturado de esprantistoj, inter kiuj multaj estas chefaj fortoj de la nuna china E-movado. La studentoj de Tikos rememoris lian sindonemon kaj sindedichon al Esperanto-afero dum la tuta vivo kaj nomis lin brava batalanto.

Dum la kongreso krom la tema kaj faka programoj estis aranghitaj ankau diskutoj pri diversaj temoj pri junularo, fervojoj, turismo, komerco, uzado de Interreto ktp. Okazis ankau oratora konkurso kaj ekskursoj.

Je la 2-a posttagmeze de la 4-a de oktobro fermighis la 5-a China Kongreso de Esperanto. La fermon prezidis s-ro Zou Guoxiang. S-ro Wang Hanping faris resuman paroladon pri la kongreso. Post tio sekvis anonco de la listoj de premiogajnintoj de E-asocioj, individuoj kaj oratora konkurso, kaj disdono de premio kaj atestilo. S-ro Yu Tao legis la rezolucion de la kongreso kaj chiuj ghin aprobis per varma aplaudo. Che la fino de la fermo s-ro Hou Zhiping legis salutleteron al Bakin okaze de lia 100-jarigho kaj chiuj kongresanoj subskribis la verdan shtofon, kiun la ChEL donacos al s-ro Bakin.

Agu en granda energio, preparighante por la UK de 2004 en Pekino
Laborraporto de la China Esperanto-Ligo (1999 - 2003)
Rezolucio de la 5-a China Kongreso de Esperanto
Gratulaj mesaghoj al la 5-a China Kongreso de Esperanto

(Niu Xueqin)

Unua pagho