Natura
medio
Pekino situas en la nordo de la Nordchinia
Ebenajho kaj estas chirkauita de montoj en okcidento,
nordo kaj nordoriento, kaj sudoriente de Pekino estas
ebenajho milde klinighanta al Bohai-maro. Pluraj riveroj
trafluas Pekinon kaj fine en Bohai-maron. Ghi najbaras
al Tianjin (unu el la plej grandaj urboj de Chinio)
en oriento kaj al Hebei-provinco en la aliaj flankoj.
Pekino trovighas en la varmeta duonhumida
zono kaj la sezonoj alternas klare. La printempo kaj
autuno estas mallongaj kaj la vintro kaj somero kompare
longaj. La averagha temperaturo de jaro estas 12.8¡ã
C, tiu de vintro - 6.4¡ã C sub la nulo kaj tiu de plej
varma julio - 29.6¡ã C. La jara atmosfera precipito
estas 371.1 mm.
Pekino estas chefurbo de la China Popola
Respubliko. Ghi areas 16807.8 kvadratajn kilometrojn,
el kiuj proksimume 500 kvadrataj kilometroj estas
okupataj de urbaj kvartaloj. Ghi ampleksas 14 distriktojn
kaj 4 guberniojn.
Loghantaro
kaj nacioj
Pekino nombras 13 milionojn da loghantoj,
kaj la averagha vivdauro estas 74 jaroj. En Pekino
trovighas membroj de chiuj 56 nacioj de Chinio, el
kiuj, kiel naciminoritatoj, Hui-, Manchur- kaj Mongol-nacioj
chiu nombras pli ol 10 mil membrojn.

|