Nokta Pekino estas brile iluminata kaj grandaj magazenoj
servas ghis malfrua horo. Multaj homoj promenas sur
la placoj de la movoplenaj komercaj stratoj Wangfujing
kaj Xidan. En loghkvartaloj maljunaj virinoj dancas
lau takto de tamburo...
La longa Chang'an-strato en nokto farighas pli charma,
kaj la Imperiestra Palaco kaj Tian'anmen-placo aspektas
pli imponaj kaj vastaj.
Bufedejoj
kaj diskodancejoj frekventataj de gejunuloj
Chiutage, bufedejoj en diversaj anguloj helighas
kune kun neonlampoj.
En la orienta parto de Pekino estas strato Sanlitun,
proksima al regiono kun multaj ambasadorejoj, eble
pro tio en la strato aperis la unuaj bufedejoj de
Pekino. Poste pli kaj pli multaj bufedejoj aperis
en la strato kaj formis bufedejan straton. La bufedejoj
chiu havas sian propran stilon, sed chiuj senescepte
havas nektarojn kaj muzikon. Iliaj dekoracioj kaj
dispozicioj estas konformaj al la muziko. Pli kaj
pli multaj gejunuloj vizitas la bufedejojn kaj ilia
elekto de bufedejo aludas ilian personecon kaj humoron.
Gejunuloj de Pekino vizitantaj bufedejojn ne estas
tiel emaj al vino kiel tiuj de Shanhajo kaj Kantono.
Ili trinkas bieron el granda pokalo, brunan teon au
kafon. Ili prenas bufedejojn io spirita kaj loko por
faciligi sian koron.
En la lasta tempo bufedejoj amase aperis che Chaoyang-parko
kaj Xiushui-strato.
Kompare kun drinkado en bufedejo, diskodancado allogas
pli multajn gejunulojn. En semajnfino la famaj diskodancejoj
estas plenplenaj de dancantoj.
Fantoma
Strato
En la noreorienta parto de Pekino estas strato,
kiu viglas en profunda nokto pro multaj klientoj,
tial oni nomas ghin Fantoma Strato. Ambauflake de
la strato vicighas 184 restoracioj kaj butikoj servantaj
ghis tagigho. Proksimume 20 el ili liveras ordinarajn
pladojn, kaj chiuj ceteraj servas per pladoj de gustoj
de diversaj lokoj de la lando. La specoj de pladoj
estas multaj, gustoj tre richaj, sed prezoj nealtaj.
Shipveturado
en nokto
Promenante en Pekino en profunda nokto, oni povas
percepti kulturan kvintesencon kaj fascinan forton
de la mil-jara antikva chefurbo.
Chirkaufosajho silente brakumas la Malpermesitan
Urbon. Turoj che la kvar anguloj de la chirkaumuro
de la Imperiestra Palaco reflektas en glimanta akvo
de la chirkaufosajho. Salikoj borderantaj la chirkaufosajhon
balancetas la sveltajn vergojn lau ventoblovo.
Ne estas malbona elekto shipveturi en Kunyu-kanalo
antaue uzata ekskluzive por la kortego. Shipveturado
en la kanalo kun historio de 700 jaroj denove komencighis
post 97 jaroj. Siatempe la imperiestra patrino veturis
lau tiu kanalo de la Malpermesita Urbo al la Somera
Palaco. Nun la parto de la kanalo, kiu malfermighis
al uzado, komencighis de kajo norde de la Pekina Ekspozicia
Halo. La shipveturo de 9 kilometroj postulas 50 minutojn.
La plezurshipo estas ornamita per antikvastilaj lanternoj.

|