Pekino, hejmloko de Pekin-homoj,
estas antikva chefurbo kun historio de pli ol 3000
jaroj. Notoj kaj antikvaj restajhoj konstatis, ke
la konstruado de Pekino komencighis 1045 jarojn a.K.
Estante chefurbo de 5 dinastioj, Pekino ludis gravan
rolon en la longa historio de la china nacio. En la
600 jaroj post kiam Kublajo prenis Pekinon chefurbo
en 1267, la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing prenis Pekinon
chefurbo kaj pli ol 30 imperiestroj regis Chinion
kun vasta teritorio kaj granda loghantaro, kaj tie
la civilizacio de miloj da jaroj heredighis kaj disvolvighis.
En la 1-a de oktobro
de 1949 fondighis la nova Chinio kaj Pekino farighis
ghia chefurbo kaj politika kaj kultura centro. La
Imperiestra Palaco, la Granda Muro che Badaling, la
Somera Palaco, la Chiela Altaro kaj la Ruino de Restadejo
de Pekin-homoj che Zhoukoudian estis enskribitaj de
Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.
Tian'anmen-placo
La placo situas en la
centro de Pekino kaj areas 44 hektarojn. Ghi estas
la plej granda placo en la mondo. La placo estas loko
por plej gravaj solenoj kaj mitingoj de Chinio. La
chiutaga ceremonio de levo kaj mallevo de la nacia
flago che la levigho kaj subiro de la suno sur la
placo estas multe rigardata.
Norde de la placo estas
Tian'anmen-pordego en alto de 33.7 metroj, kun 5 pasejoj.
Oriente de la placo estas la China Historia Muzeo
kaj la China Revolucia Muzeo, okcidente la Popola
Halo kaj sude Monumento de Popolaj Herooj kaj la Memorhalo
de Mau Zedong.
Inter la pordego kaj
la placo estas la movoplena Chang'an-strato.
La
Imperiestra Palaco
La Imperiestra Palaco,
alinome Malpermesita Urbo, kushas en la urbocentro
de Pekino, tuj post Tian'anmen-placo. Ghi estis imperiestra
palaco de Ming- kaj Qing-dinastioj. Ghia konstruado
komencighis en 1406 kaj finighis en 1420. 24 imperiestroj
vivis en la palaco.
La palaco larghas 750
metrojn de oriento al okcidento kaj profundas 950
metrojn de sudo al nordo, kun totala areo de 720 mil
kvadrataj metroj. Ghia plank-areo superis 150 mil
kvadratajn metrojn. Ghi estas la plej granda kaj bone
konservata antikva palaco de la mondo. Nun ghi estas
shtata muzeo kun miliono da kulturaj restajhoj.
La palaco estas chirkauita
de rivero kun largheco de 52 metroj kaj muro en totala
longo de 3 kilometroj. La muro altas 10 metrojn kaj
la bazo larghas 8.62 metrojn. La muro havas po unu
pordegon en kvar flankoj kaj che la muranguloj staras
po unu bela turo.
La palaco konsistas
el du partoj: la ekstera korto kiel oficejo de imperiestroj
kaj la interna korto kiel loghejo de imperiestroj
kaj iliaj familianoj. En la ekstera kortego estas
tri grandaj haloj Taihe, Zhonghe kaj Baohe. Taihe-halo
estas la plej granda kaj plej impona el la tri haloj.
Ghi larghas 60 metrojn, profundas 33 metrojn kaj altas
35 metrojn. Tie okazis ceremonioj por surtronigho
kaj edzigho de imperiestroj, titolado de imperiestraj
edzinoj, nomumo de komandantoj kaj ekiro de ekspedicio.
En la interna korto estas la halxoj Qianqing, Jiaotai
kaj Kunning por imperiestroj kaj iliaj edzinoj. En
tradicia koncepto de Chinio la centra loko estas plej
nobla, tial chiuj konstruajhoj en la ekstera korto
de la Malpermesita Urbo estis faritaj simetrie sur
la rekta suda-norda akso de Pekino.
La konstruajhoj de la
palaco el ligna strukturo havas tegmenton tegitan
per flave glazuritaj tegoloj. La domoj sidas sur bazamento
el grizetaj shtonoj kaj la muroj kaj plafono interne
de la domoj estas pompe farbitaj. La palaco nombras
9999.5 chambrojn, char legendo diras, ke la Chiela
Palaco havas dek mil chambrojn, kaj la nombro de chambroj
de palaco en la homa mondo ne devas superi dek mil,
tial la Imperiestra Palaco havas chambrojn je duono
da chambro malpli multe ol la Chiela Palaco.
La
Chiela Altaro
Se oni prenas Tian'anmen-pordegon
simbolo de Chinio, do la Chiela Altaro (vidu la kovrilon
de la unua bulteno) estas simbolo de Pekino.
Kelke da kilometroj sudoriente
de la Imperiestra Palaco estas grandioza ghardeno
kun multaj imponaj konstruajhoj. Tie estas la Chiela
Altaro kun areo de 2.37 milionoj da kvadrataj metroj.
Ghi estis konstruita en 1420 kaj tie la imperiestroj
kultis la chielon kaj preghis por richa rikolto.
La Chiela Altaro estas
trezoro de la china arkitekturo. Ghi konsistas el
la Interna Altaro kaj Ekstera Altaro. La suda chirkaumuro
estas kvadrata por simboli, ke la tero estas kvadrata;
kaj la norda chirkaumuro - ronda por simboli, ke la
chielo estas ronda. En la Chiela Altaro estas la Chiela
Kultejo, Halo de Imperia Chielvolbo kaj Ronda Altaro.
La Chiela Kultejo estas
la plej impona kaj bela el la tri konstruajhoj. La
tri aleroj de la konusforma tegmento estas tegitaj
ne per flavaj, sed per blue glazuritaj tegoloj por
simboli la bluan chielon. En la halo de la kultejo
estas multaj simboloj, ekzemple la 4 kolosaj kolonoj
ornamitaj per drakoj en la mezo de la halo simbolas
4 sezonojn kaj la 12 cinabrokoloraj fostoj chirkau
la 4 kolonoj simbolas 12 monatojn. La tegmento estas
subtenata de 28 kolosaj fostoj el nanmu-ligno. La
konstruajho altas 38 metrojn kaj la diametro de la
ronda planko estas 30 metroj.
Antau la Halo de Imperia
Chielvolbo estas vojeto el shtonaj platoj. Kiam oni
sonas starante sur la 18-a shtona plato, la sono atingas
la nordorientan angulon de la orienta flanka halo
kaj la nordokcidentan angulon de la okcidenta flanka
halo 36 metrojn fore. Se oni sonas en tiuj du anguloj,
aliaj starantaj sur la 18-a shtona bloko povas audi
la sonon. La halo havas rondan chirkaumuron el fajne
poluritaj brikoj, kaj oni nomas ghin Ehha Muro. Malgrau
ke oni mallaute sonas antau la muro, aliaj povas audi
ties sonon kie ajn che la muro.
En la ghardeno de la
altaro estas multaj cipresoj de pli ol cent jaroj.
La
Somera Palaco
La turistoj neniel devas
preterlasi la Someran Palacon, char ghi estas la plej
granda imperiestra ghardeno de la mondo.
La palaco sin trovas
en la nordokcidenta antauurbo de Pekino kaj areas
290 hektarojn.
La palaco havas historion
de pli ol 250 jaroj. Antaue ghi nomighis Qingyiyuan
(ghardeno de klara ondo) kaj estis detruita de la
Brita-Franca Alianca Armeo en 1860. En 1888 ghi estis
riparita kaj akiris la nunan nomon. Sed en 1900 ghi
estis refoje detruita de la Okpotenca Alianca Armeo
kaj rekonstruita en 1903, kaj de tiam ghi farighis
somerumejo imperiestra patrino Cixi. En 1908 Cixi
kaj imperiestro Guangxu forpasis kaj la ghardeno chesis
servi kiel imperiestra ghardeno. Post kiam la kortego
de Qing-dinastio estis renversita, la ghardeno malfermighis
al la publiko.
La Somera Palaco konsistas
el Wanshou-monto kaj Kunming-lago. En la palaco estas
tri chefaj grupoj da konstruajhoj. La unua grupo kun
Renshou-halo kiel la centro estis loko por politika
aktivado de la kortego. La dua grupo kun Leshou-halo
kiel la centro estis loghejo de imperiestra familio
kaj la tria grupo kun Wanshou-monto kiel la centro
estis ghardeno. En la palaco estas pli ol 3000 chambroj,
kaj antau la monto estas la 728-metra Longa Koridoro
kun pli ol 8000 pentrajhoj. La peze ombrata monto,
la ondetanta lago, la imponaj domoj, la vegetaloj
aranghitaj lau hortikulturo... similas al pejzagha
pentrajho kun klara karakterizajho de la china kulturo.
La
Granda Muro
La Granda Muro estas
la unua vidindejo de Chinio.
Ghia konstruado estis
komencita antau 2000 jaroj. Por bari entrudighon de
nordaj hordoj, la duklandoj komencis konstrui muron
en gravaj lokoj imitante unu alian.
221 jarojn a.K., kiam
la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis Chinion,
li komencis interligi la murojn konstruitajn respektive
de la duklandoj. En la pasintaj 2000 jaroj la Granda
Muro suferis naturan kaj homan detruon kaj nun oni
vidas nur ruinojn de la interrompitaj muroj. La plej
bone konservata kaj plej fortika parto de la Granda
Muro estis konstruita en Ming-dinastio. Ghia okcidenta
ekstremo estas Jiayu-pasejo en Gansu-provinco kaj
ghia orienta ekstremo situas che Yalu-rivero, kaj
la totala longo de la Granda Muro superas 6000 kilometrojn.
Sur la lokoj de komanda
alto kaj kurbighoj de la muro estas alarmturoj. Kiam
venis invadantoj, la garnizonantoj bruligis lupan
merdon por doni signalon al la najbaraj alarmturoj.
Oni diras, ke brulanta lupan merdo donas tre fortan
fumon. La vizitantoj senescepte admiregas la grandiozecon
kaj imponecon de la muro.
La Granda Muro estis
atestanto de historio plena de militoj. Nun chiuj
nacioj de Chinio vivas en granda harmonio kaj la Granda
Muro ne plu ludas la rolon de barilo. La vizitantoj
de diversaj landoj rigardas la Grandan Muron simbolo
de paco, interligilo de amikeco kaj turisma vidindejo.
La Granda Muro havas
600 kilometrojn en Pekino kaj ghiaj partoj che Badaling
kaj Juyongguan estas bone protektataj kaj multe frekventataj.
La
Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio
La Dek Tri Mauzoleoj
de Ming-dinastio situas sub Tianshou-monto en la nordo
de Pekino, 50 kilometrojn for de la urbocentro. Tie
eterne dormas 13 imperiestroj kaj iliaj 23 edzinoj.
La tombejo kun areo de 40 kvadrataj kilometroj estas
chirkauita de montoj en tri flankoj kaj sude estas
malgranda ebenajho trafluata de zigzaga rivero.
La hipogeoj estas tre
profundaj, kaj neniam okazis prishtelo. Ili estas
la plej bone konservataj imperiestraj tomboj en la
historio de Chinio. La vidindejoj de la Dek Tri Mauzoleoj
estas la Dia Vojo, Changling-mauzoleo, Dingling-mauzoleo
kaj Zhaoling-mauzoleo.
Che la enirejo de la
tombejo staras arkado el blanka marmoro konstruita
en 1540. Ghi estas la plej granda kaj plej delikata
arkado de Chinio. Inter la arkado kaj Changling-mauzoleo
estas la Dia Vojo longa je kelke da kilometroj. Ambauflanke
de la vojo staras po unu vico da shtonaj figuroj de
korteganoj kaj bestoj. Ankau tio estas malofta en
la antikvaj tombejoj de Chinio.
Changling estas mauzoleo
de la tria imperiestro de Ming-dinastio, la plej granda
el la 13 mauzoleoj. Ghia Kulta Halo estas unu el kvar
plej famaj haloj de Chinio.
Dingling estas mauzoleo
de la 14-a imperiestro de Ming-dinastio Zhu Yijun
(1563-1620) kaj liaj edzinoj. Ghi estas la sola malfermita
el la 13 mauzoleoj. Ghi estas malpli granda ol Changling,
sed ghia arkitekturo estas la plej delikata inter
la 13 mauzoleoj. La hipogeo de la mauzoleo estas farita
el blu-grizaj shtonoj kaj la planko kovras 1195 kvadratajn
metrojn. Arkeologoj trovis en la hipogeo pli ol 3000
valorajhojn inkluzive oran drakan kronon de la imperiestro
kaj feniksajn kronojn de liaj edzinoj.
Beihai-parko
Beihai-parko situas
en la centra regiono, tre proksime al la Imperiestra
Palaco.
Ghi estis provizora palaco
kaj ghardeno de imperiestroj de Liao-, Jin-, Yuan-,
Ming- kaj Qing-dinastioj. La parko kovras 68 hektarojn
kaj lago okupas pli ol duonon de la areo. En la lago
estas monteto kaj supre staras blanka pagodo, kiu
altas 35.9 metrojn, kronante amason da konstruajhoj.
En la sudo de la parko staras kastelo nomata Ronda
Urbo. En la nordo de la parko estas Naudraka Ekranmuro,
kaj sur ambau ghiaj flankoj reliefe prezentighas po
9 drakoj en diversaj pozoj.
Shichahai-lago
Shichahai estas pitoreskejo
kaj loghkvartalo plena de antikva gusto kaj folkloro
de la malnova parto de Pekino. Tie oni povas vidi
detalajhojn de la popola vivo en la antikvaj stratoj.
Sude ghi najbaras al Beihai-parko.
Shichahai-lago konsistas
el lagetoj Qianhai, Houhai kaj Jishuitan. En somero
ili donas kvietan etoson dank' al la spegulaj akvoj
borderitaj de plorsalikoj, kaj en vintro ili estas
bonaj skiejoj.
Chirkau Shichahai-lago
estas multaj tipaj pekinstilaj popolaj domoj, nome
domoj kun kvadrata korto en la mezo, chirkauita de
chambroj en kvar flankoj. Tie estas ankau multaj shtatnivelaj
protektendaj antikvaj konstruajhoj, ekzemple la Kampanilo,
la Tambura Turo, la Domo de Princo Gong kaj loghejoj
de multaj famuloj, kaj zigzagas stratetoj.
La turistoj povas veturi
per rikisho por vidi scenojn de la popola vivo en
la stratetoj che Shichahai.

|