Pekino estas ideala urbo
por achetado de turistoj. Chu chenbutiko de varoj
de mondfamaj markoj, chu magazeno, chu butiko de diversaj
detalajhoj au ech tiu de kuriozaj antikvajhoj, chiuj
vendas objektojn en alloga prezo. Tie oni povas trovi
kaj luksajn varojn kaj malmultekostajn ajhojn kaj
tre kuriozajn antikvajhojn.
Wangfujing-strato
Oni nomas Wangfujing
"Ora Strato por Achetado". En 2000 la registaro
larghigis la straton, rekonstruis la domojn ambauflanke
de la strato kaj konservis chiujn antikvajn butikojn.
La plej fama Pekina Magazeno estis rekonstruita. La
movoplena bazarforma magazeno Dongfeng estis renovigita
kaj plivastigita en modernan chiovendejon, plej grandan
en Pekino, kaj havas novan nomon Xindong'an. Ene estas
"Strato de Malnova Pekino" por tradiciaj
manghajhoj de Pekino.
Xidan-strato
Okcidente de Tian'anmen-pordego
estas tre vigla komerca strato Xidan. Tie estas 4
grandegaj magazenoj, en kiuj servas ankau restoracioj,
amuzejoj kaj chenbutikoj.
Qianmen-strato
kaj Dashila-strato
Sude de Tian'anmen-placo
estas movoplenaj stratoj Qianmen kaj Dashila, kiuj
formis komercan centron de Pekino jam antau 500 jaroj.
Tie estas multaj antikvaj butikoj de chapoj, silkajhoj,
shuoj k.a. kaj iamaj privataj bankoj. Pekinaj indighenoj
tre shatas viziti tiujn stratojn.
Kultura
strato Liulichang
Liulichang-strato estas
multe shatata tipa strato de malnova Pekino. Ambauflanke
de la strato vicighas upli ol cent butikoj de arkitektura
stilo de Qing-dinastio (1644-1911). En la butikoj
oni vendas ceramikajhojn, geavuritajn lakajhojn, brodajhojn,
juvelshtonojn k.a. Tie butikumantoj estas pli multaj
ol achetantoj, char rigardo al tiu strato kaj tiuj
butikoj jam estas granda plezuro.
Galerio Rongbaozhai havas
historion de 200 jaroj. Ghi kun siaj vendataj kaligrafajhoj,
pentrajhoj, antikvaj luksajhetoj, artmetiajhoj k.s.
ghuas bonan reputacion.
En la strato estas butikoj
de antikvaj libroj kaj moneroj de Chinio. Tie oni
vendas ankau kopiajhojn de steleaj skribajhoj, sigelilojn,
chinajn inkojn, inkfrotujojn, penikojn kaj tre diversajn
antikvajhojn kaj artmetiajhojn.
Hongqiao-bazaro
Hongqiao-bazaro situas
che la orienta pordo de la Parko de Chiela Altaro,
kaj tie fremdlandaj vizitantoj estas same multaj kiel
la chinaj.
Tie oni vendas antikvajhojn,
kulturajn restajhojn, malnovajn kaligrafajhojn, pentrajhojn
k.a. La prezoj de tieaj vendajhoj estas malpli altaj
ol tiuj en Liulichang. La malgrandaj objektoj de malpli
ol 100 jaroj estas nemultekostaj, kaj la shatantoj
nerichaj havas la pagipovon por acheti ilin. Kaj kompetentaj
konantoj de historiaj restajhoj povas hazarde trovi
tre valorajn ajhojn, sed nemultekostajn.
En la bazaro oni vendas
ankau chiutagajn necesajhojn, ludilojn kaj T-chemizojn.
Panjiayuan-bazaro
kaj Urbo de Antikvajhoj
En la orienta parto
de Pekino estas Panjiayuan, kie okazas foiro en feriaj
tagoj. Tie oni negocas pri brokantajhoj kaj artmetiajhoj.
Urbo de Antikvajhoj
estas la plej granda negoca centro por antikvajhoj
kaj popolaj artajhoj. Tie oni negocas chefe pri ceramikajhoj,
kaligrafajhoj, pentrajhoj, jadajhoj, gravurajhoj de
bestaj ostoj, orajhoj, arghentajhoj, bronzajhoj, malnovaj
mebloj kaj horloghoj, juvelshtonoj k.a. de pli ol
1000 specoj. Tie regule okazas ekspozicio, aukcio
kaj lekcio pri antikvajhoj.
Amikeca
Magazeno
Se oni volas acheti
diversajn objektojn, sed ne havas sufichan tempon,
do estas konsilinde viziti la Amikecan Magazenon.
Sed tie la prezoj estas iom pli altaj ol en aliaj
magazenoj. Antau dekkelke da jaroj la magazeno estis
malfermita nur al fremdlandanoj kaj chinaj elmigrintoj,
kaj nun al la tuta socio.
En la magazeno oni vendas
tradiciajn produktajhojn de Chinio, ekzemple tekstilajhoj,
artmetiajhoj, memorajhoj k.a. La vendistoj estas speciale
trejnitaj, ke ili kapablas paroli en kelkaj lingvoj.
Xiushui-strato
Xiushui-strato estas
proksima al la Amikeca Magazeno kaj la distrikto de
ambasadorejoj. Butikoj staras unu apud alia che la
strato en longo de 300 metroj. Tie oni vendas chefe
vestojn, shuojn, chapojn kaj silkajhojn. Abundo da
varoj de multaj specoj kaj marchandebla prezo altiras
multajn fremdlandajn komercistojn kaj turistojn.

|