Krom rigardi naturajn
pejzaghojn kaj vidindajhojn de homa kulturo, la fremdlandaj
turistoj senescepte deziras ankau ghui la chinan kulinaran
arton. Kompreneble chie en la mondo trovighas restoracioj
de china gastronomio, sed frandi centpocentajn chinajn
pladojn en Chinio estas tute alia afero.
Unue, la china gastronomio
akcentas harmonian kunfandighon de gustoj acida, sala,
amara, akra kaj dolcha; due, la pladoj devas plachi
per koloro, odoro, gusto kaj plastiko; kaj trie, la
chinoj bone komprenas la interrilatojn de gastronomio
kaj sano, tial oni akcentas dece proporcian kunaranghon
de viando, legomoj kaj greno.
La china gastronomio
konsistas chefe el 4 sistemoj, nome tiuj de la provincoj
Jiangsu, Guangdong, Sichuan kaj Shandong. La pekina
gastronomio apartenas al la gastronomia sistemo de
Shandong. Sed nun en Pekino estas restoracioj de chiuj
gastronomiaj sistemoj de la lando.
Rostita
anaso
Multaj fremdlandaj vizitantoj
jam scias la Grandan Muron kaj rostitan anason de
Pekino antau ol veni al Chinio. Do rostita anaso povas
esti la unua plado de la china gastronomio.
Unue kuiristo tranchas
rostitan anason en multajn maldikajn pecojn. La klientoj
trempas anasan pecon en dolcha misoo, metas ghin en
molan flanon maldikan kiel papero kune kun shenoprazaj
pecoj kaj kukumaj strioj 2-3 colojn longaj, kaj faras
ilin rulagho.
En Pekino estas multaj
restoracioj de rostita anaso kaj la prezoj estas malsamaj.
Restoracio de Rostita Anaso Quanjude fondita en 1864
estas la plej fama en Pekino.
Kulinara
arto de kortego kaj mandarenoj
La fajna kulinara arto
de la china gastronomio kutime konservighis en la
kuirejoj de kortego kaj mandarenoj. Kiel unu el la
gravaj partoj de la pekina gastronomio, ghi jam popularighis
inter la popolo.
La kortega gastronomio
asimilis chiujn ekstraktojn de diversaj gastronomiaj
sistemoj kaj formis sian propran stilon. La pladoj
de kortega kulinara arto estas delikataj kaj havas
belajn kolorojn, plachan formon kaj agrablan guston.
Tre famaj estas la Imperiestra Kuirejo en la Somera
Palaco kaj la Restoracio Fangshan (restoracio imitanta
la kulinaran arton de kortego), kiuj povas liveri
pli ol 800 specojn da manghajhoj de kortega kulinara
arto.
Mandarena kulinara arto
estas kulmino de familia kulinara arto. En Pekino
vivis multaj mandarenoj kaj ili chiuj estis frandemaj.
Pro tio kuirejoj en iliaj hejmoj estis tre lertaj
kaj distingighaj.
Populara
kulinara arto de malnova Pekino
Sur manghotablo de pekinaj
indighenoj oni ne vidas abundon da viando, fishoj,
kuriozaj chasajhoj au raraj maraj estajhoj. Sed oni
ne devas preterlasi la shancon ghui pladojn de populara
kulinara arto de indighenaj pekinanoj. Pekinanoj estas
gastamaj kaj societemaj, kaj en restoracioj de gusto
de malnova Pekino oni povas audi karakterizan saluton
de kelneroj propran al Pekino. Ghuante pladojn en
restoracio, la klientoj povas samtempe ghui ankau
ludon de popolaj artistoj.
Gastronomioj
de Jiangsu, Guangdong kaj Sichuan
La gastronomia sistemo
de Jiangsu estas populara chefe en la provincoj Jiangsu
kaj Zhejiang kaj Shanhajo. Ghia kulinara arto estas
fajna, saucoj delikataj kaj gustoj moderaj.
La gastronomia sistemo
de Guangdong estas populara chefe en Guangdong-provinco
kaj Hongkong. Ghia kulinara arto estas fajna, specoj
multaj, kaj marestajhoj estas ghiaj chefaj materialoj.
La gastronomia sistemo
de Sichuan estas populara chefe en Sichuan-provinco,
kaj gusto de kapsiko kaj zantoksilo (Zanthoxylum
bungeanum) karakterizas ghiajn pladojn.
En Pekino estas multaj
restoracioj de tiuj kulinaraj artoj.

|