Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mirinda ruĝ-tero en Yunnan (fotoj)
2010-01-05

de LIU GUOXING

 

       

         

 

 

 

 

 

    Yunnan estas nomita altebenaĵo de ruĝ-grundo pro reciprokaj efikoj de klimato, ter-strukturo kaj aliaj faktoroj. Sur la ruĝtera altebenaĵo, la plej ruĝa tero kun la plej granda areo estas en la distrikto Dongchuan de la urbo Kunming en la provinco Yunnan.

 

    Dum la lastaj preskaǔ mil jaroj, kamparanoj plugas sur la montoj. Ili plantas tritikon, fagopiron, terpomon, kolzon, maizon kaj aliajn agrikulturaĵojn. En malsamaj sezonoj varias koloraj pejzaĝoj: en rikolta sezono estas ruĝa koloro, tiam kreskantaj kulturplantoj estas kun verda koloro, florantaj plantoj kun la flava kaj blanka, maturiĝinaj grenoj kun la flava aǔ bruna, kaj tie arbaroj montriĝas verdaj, flavaj aǔ ruĝaj. Pro la koloroj, Dongchuan fariĝis unu el la plej konataj vidindaĵoj en la provinco Yunnan kaj allogas al si multajn fotistojn.

 

    Sur la ruĝ-grundo loĝas Han-nacianoj, tamen iliaj vestoj kaj kutimoj estas iomete malsamaj ol tiuj en centra Ĉinio. Tie la loĝantoj ĉefe okupiĝas en kampo kaj ankaǔ paŝtas. Mul-ĉaroj estas gravaj veturiloj por la kamparanoj. Ili eklaboras ĉe sunleviĝo kaj ĉesas labori ĉe sunsubiro. Krom la rondaj satelit-dratoj, markantaj modernan civilizacion, sur tegmentoj aǔ apud loĝ-domoj, idilie belas ankoraǔ la kamparaj pejzaĝoj.

 

    La plej bona tempo por vojaĝi al la ruĝ-tero estas inter septembro kaj decembro. En tiu periodo kolzo, terpomo kaj fagopiro estas rikoltataj unu post alia, vintra tritiko burĝonas, poploj ĉe vojoj kaj vilaĝoj kaj en arbaro flaviĝas, kaj sumako ruĝiĝas; la alia taǔga tempo por turismo estas en januaro kaj februaro, kiam la tritiko vigle kreskas kaj la akvo estas irigaciita plene en kampo; en majo kaj junio kolzo floras, kaj tritiko maturiĝas. En tiu tempo la loko estas kolorriĉa.

 

    Escepte de ruĝtero en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, pri la ruĝtero en Dongchuan specialistoj opinias, ke ĝi estas pleje majestra en la mondo, kaj la pejzaĝo en Dongchuan estas pli grandioza ol tiu en Brazilo.

 

Redaktoro: Liu Sigong

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng