Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Proprietaĵa imposto favoras homojn kun malalta enspezo
2010-03-07

 

    Matene de la 4-a de marto Jia Kang, membro de ĈPPIK kaj estro de la esplora institucio pri fiska scienco sub la Financa Ministerio, akceptis intervujon post la grupa diskuto de la tria sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK).

 

    Jia konsideris, ke kolektado de proprietaĵa imposto favoras homojn kun malalta enspezo. Li diris: "Se la politiko funkcios, ĝi produktos pozitivan efikon al la ordinaraj homoj, kaj tiuj kun alta enspezo devos pagi pli da imposto.

 

    Lia propono estas "Politiko pri imposto precipe pri fueloj". Li diris, ke en la situacio de financa krizo, Ĉinio rapidigis la paŝon por ĝustigi la ekonomian strukturon. Nun la prezo de resursoj kaj fueloj en Ĉinio estas malalta, ĝi favoras altigon de la resurs-imposto kaj ekspluaton de novaj kaj puraj fueloj. Li proponis, ke koncernaj departementoj devas altigi la imposton kaj ellabori politikon favore al novaj resursoj, esplorado kaj disvastigo de novaj resursoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng