2010-03-16 En la 13-a de marto, fermiĝis la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), kiu daǔris 11 tagojn. En la antaǔtagmezo de la 12-a de marto, ĈPPIK-membroj ĉeestis la lastan diskuton en grupoj pri la laborraportoj de la Plej Alta Popola Juĝejo kaj la Plej Alta Popola Prokurorejo kaj projektoj de diversaj rezolucioj.
ĈPPIK-membroj el la rondoj de ĵurnalismo kaj eldono, amikeco kun fremdaj landoj kaj sociaj sciencoj faris viglan diskutadon. La komitatanoj tiel interŝanĝis opiniojn en la kunveno, kiel ankaǔ post la kunveno. Ĉiuj karmemoris la lastan ŝancon por diskutado. Post la diskuto, pluraj fotis sin kun aliaj por memoro.
(Retaktoroj: Su Yijun kaj Jin Chenxi)
|