Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jiti-a Silko -- or-medala gajninto en la unua Monda Ekspozicio
2010-06-28

de TAN JIN

 

 

La ora medalo al Jeti Silko en la Londona Monda Ekspozicio 

 

    En la unua Monda Ekspozicio okazinta en Londono en 1851, al Yung Kee Silko estis aljuĝita la ora medalo, kaj Brita Reĝino Viktoria persone donis la medalon al Xu Rongcun, sin okupanta pri "Yung Kee Silko". Yung Kee Silko malfermis la pordon de Monda Ekspozicio por Ĉinio, kaj tial Jiti-vilaĝo en Nanxun-urbeto de Huzhou-urbo, Zhejiang-provinco fariĝis la naskiĝloko de la unua ora medalo en la Monda Ekspozicio por Ĉinio.

 

Ĉirkaŭ Jeti-vilaĝo estas multaj riveroj, la koto kaj sablo demetiĝas pro la serpentuma rivero, tiel la silko eltirita per tiu akvo estas brila kaj fleksebla.  

 

    Ĉe la suda bordo de Tajhu-lago estas milda klimato kaj fekunda tero. La antikvuloj de Huzhou-urbo plantis morusarbojn kaj bredis silkraŭpojn jam antaŭ 4700 jaroj kaj eltiris silkon el kokono de silkraŭpoj. La silko estas plej grava kruda materialo de ŝpinado kaj teksado, kaj oni nomis ĝin "Huzhou-a Silko" pro ĝia produkteja loknomo.

 


Instruado pri silkraŭpa bredado 

 


Ventolado por silkraŭpoj

 

    Laŭ historia dokumento, Jiti-vilaĝo ekproduktis silkon ĉe la fino de Yuan-dinastio (1206 - 1368). La bonkvalita silko de Jiti-vilaĝo estas maldika, ronda, regula, fortika, blanka, pura kaj mola, tial Jiti-a Silko fariĝis altkvalita varo de Huzhou.

 

 

 Farado de peplomo per Jiti-a Silko

 

    En la meza periodo de Ming-Dinastio (1368 - 1644), rekomendite de du altrangaj ŝtatoficistoj -- Zhu Guozhen kaj Wen Tiren el Nanxun-urbeto, Jiti-a Silko estis difinita kiel speciala materialo por fari robon kun brodita drako kaj de tiam ĝi fariĝis pli kaj pli fama. Laŭdire, la roboj kun brodita drako por du imperiestroj -- Kangxi kaj Qianlong en Qing-dinastio (1644 - 1911) estis faritaj ankaŭ per Jiti-a Silko. Pro sia grandega famo, en la komenca periodo de Qing-Dinastio, oni nomis la silkon produktatan en Huzhou-urbo "Jiti-a Silko". En la nomo de Yung Kee Silko, al Huzhou-a Silko estis aljuĝita la unua ora medalo de Monda Ekspozicio por Ĉinio kaj pro tio Huzhou-a Silko estis konata en la tuta mondo.

 


 Bredado de silkraŭpoj

 


Silkraŭpoj kokonas.  

 


Ordigo de antikva silko produktita en Qing-dinastio 

 


Mekaniza produktado 

 

    De la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, la permana silko-eltiro malprosperis iom post iom. Nun silko-eltiro ankaŭ estas unu el la ĉefaj industrioj de la vilaĝo kun pli ol 1600 personoj, sed mekaniza produktado anstataŭis permanan silko-eltiron, kaj la silkraŭpoj kulturataj de antikvuloj kaj kultura maniero por silkraŭpoj ankoraŭ estas la valora heredaĵo de Jiti-vilaĝo kun pli-ol-600-jara historio en la silkproduktado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 

    Jiti-a Silko -- or-medala gajninto en la unua Monda Ekspozicio 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng