Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Por pura akvo kaj lazura ĉielo (I)
2010-08-09

de WEN TAO

 

    En somero antaŭ kvar jaroj ekfunkciis Qingzang-fervojo (Qinghai-Tibeta Fervojo) sur altaĵo kun la plej alta marnivelo de la mondo. La vojo estas honorata kiel Vojo sur la Ĉielo. Ĝi famas ankaŭ pro la medioprotekto dum la konstruado.

 

    Lastatempe mi venis al la regiono, kaj tie trovis, ke en la pasintaj kvar jaroj pro la efika metodo pri medioprotekto ankoraŭ restas pura ĉe la fervojo kaj lazuras la ĉielo kiel antaŭe…

 

    Revigligi la plantaĵojn por konstrui verdan vojon sur la ĉielo

 


Trajno trapasas Co Nag-lagon

 

    Julie en norda Tibeto la zigzaga fervojo inkrustita sur la senlima stepo harmonias kun verda herbaro. Tion montrante al mi Gesang Ciren, laboranto de Medio-protekta Administracio de Nagqu, diris, ke komplete ekvivis la herboj plantitaj de ili ĉe la fervojo.

 

    La klimato en la regionoj de la Qingzang-fervojo estas aparta ol la ebenaĵa regiono kaj la biologia sistemo estas fragila. Tamen mi trovis, ke tie, kie la denaskaj plantaĵoj bone kreskis, bone kreskas ankaŭ la herboj kaj arboj plantitaj. Eĉ en la regiono kun malbonaj vivkondiĉoj oni povas vidi sur la deklivoj ambaŭflanke de la fervojo la herbojn kulturitajn.

 


Trajno kuras ĉe la piedo de Nyainqetanglha-monto.

 

    La reverdiĝon en la regiono oni devas atribui al la intima kunlaboro de rilataj departementoj kiaj departemtentoj forsto-administra, medioprotekta kaj fervojo-administra. La ciferoj el la Fervoja Kompanio de Qingzang-fervojo montras, ke en la lastaj kvar jaroj ĉe la fervojo de Xining ĝis Golmud oni plantis tntute 124.4 milionojn da arboj, kaj sur la talusoj de la fervojo de la suda parto de Tanggula oni kulturis herbojn je longeco de 142 kilometroj kun areo de 1.2 milionoj da kvadrataj metroj.

 

    En 2006 en Tibeto ĉe la fervojo la forstaministraj departementoj komencis praktiki la politikon fermi la monton por kulturi arbojn kaj donis apartan atenton al tiu ĉe la fervojaj nodoj.

 

    Chen Guichen, vicprezidanto de la Nordokcidenta Institucio pri Altebenaĵa Biologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke estas evidenta la efiko de medioprotekto en kaj post konstruado de la fervojo. Transplantado kaj semado de herboj havas bonan efikon, kaj tiaj atingoj estas lernindaj por la estonteco.

 

    Restu hejmlando de sovaĝaj bestoj

 


Tibetaj antilopoj kuras sub la fervoj-ponto 

 

    Qingzang-fervojo trapasis la Qinghai-Tibetan Altebenaĵon kun 4000 metroj super la marnivelo, kie vivis raraj sovaĝaj bestoj, kiaj tibetaj antilopoj, sovaĝaj poefagoj kaj tibetaj kiangoj. Kiam ĉe la fervojo, mi vidis grizajn vulpojn ĉe kulvertoj de la fervojo kaj en herbaroj kaj sur la Co Nag-lago svarmojn da sovaĝaj anasoj.

 

    Zongga, gvidanto de la Protekta Sekcio pri Sovaĝaj Bestoj sub la Tibeta Forstoadministracio, diris, ke lastatempe evidente kreskis la nombro de sovaĝaj bestoj ĉe la fervojo. Por faciligi la manĝaĵo-serĉadon kaj transloĝiĝon de tiuj bestoj oni restigis por ili 33 trapasejojn, kiam la fervojo estas en konstruado.

 


Poefagoj senĝene manĝas herbojn ĉe la fervojo.

 

    Oni trovis, ke la sovaĝaj bestoj iom post iom alkutimiĝis al la ĉirkaŭaĵo ĉe la fervojo. Kiam oni veturis trajne sur la fervojo, ili ofte vidis svarmajn tibetajn antilopojn kaj kiangojn serĉantajn manĝaĵojn sur la stepo kaj en vintro oni eĉ povas vidi nigrakolajn gruojn ludantajn sur marĉejo.

 

    Zongga diris, ke por protekti la sovaĝajn bestojn en la lasta kontruadado, oni ĉesigis la konstruon en la sezono de manĝaĵoserĉado kaj transloĝiĝo de la bestoj. La forstaj departementoj ellaboris kontrolan sistemon, regule ekzamenis la trapasejon, trinkejon kaj manĝo-regionojn de la sovaĝaj bestoj por analizi iliajn staton kaj nombro-ŝanĝiĝon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 
 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng