Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Por pura akvo kaj lazura ĉielo (II)
2010-08-10

de WEN TAO

 

    Protekti tundron por sekureco de la fervoja taluso

 


Fervojo Qingzang en tundra regiono

 

    Laŭ Qingzang-fervojo oni povas vidi multajn aparatojn kvadratajn instalitajn vertikale sur la tero kun 5 metalaj induktiloj en la tero, kiuj estas uzataj por kontroli kaj ekzameni la tundron.

 

    La tundra regiono laŭ la fervojo Qingzang havas longecon de 550 km, tial kiel garanti la solidecon de la fervoja taluso en kaj post la konstrudado fariĝis ŝlosila tasko por rilataj departementoj. Por protekti tundron kaj samtempe konservi la solidecon de la fervoja taluso rilataj departementoj aplikas metodojn, kiaj fortigi la ventumadon kaj varmizoladon de la taludo, enmeti varmigan tubon en la teron kaj regi la surfacan akvon de la tundra regiono.

 


 Trajno kuranta en la tundra regiono ĉe la piedo de Kunlun-montaro

 

    Por regi la ŝanĝiĝon de la situacio de la fervoja taluso en la tundra regiono oni starigis 3 aŭtomatajn meteostaciojn, 78 malalt-temperaturajn sekcio-kontrolajn punktojn kovrantajn la partojn de la klasikaj veteroj en la tundro, kaj realigis la malproksim-distancan traktadon de aŭtomataj informoj, kio altigis la precizecon kaj solidecon de la kontrolaj donitaĵoj.

 

    La datenoj el la Ĉina Ministro de Fervojoj montras, ke la taluso sur la tundro restas stabila, 99% de la fervojo estas konstruita en bona kvalito, kio povas garantii la sekurecon de la fervojo.

 

    Energio-ŝparo kaj nul-ellaso

 

    Atentemaj pasaĝeroj rimarkis, ke oni instalis tri aparatojn sub ĉiu hermetika vagono por kolekti eluzitajn akvon, balaaĵojn, kunpremi kaj kolekti solidajn rubaĵojn.

 


En trajno al Lasao

 

    Oni informis, ke la kapacito de la balaaĵ-tenujo povas garantii la 42-horan sinsekvan kuradon de la trajno kaj tiu de la eluzit-akva tenujo - 18 horan. La solidaj kaj likvaj balaaĵoj produktitaj dum vojaĝo de la trajno kolektiĝas per la aparato kaj konserviĝas en alia tenujo por traktatado en la stacio Golmud kaj Lasao. Tio evitis polucion dum la vojaĝo de la trajno kaj realigis nul-ellason.

 

    La datenoj el Qingzang-fervoja Kompanio montras, ke en la pasintaj kvar jaroj la stacio Golmud traktis entute 122 mil tunojn da balaaĵoj, kaj la Lasa-a Stacio - 60 mil. Pri tio Wang Haiwen, vicestro de Nagqu-stacio de Tibeto diris, ke dank’al la supremenciitaj traktoj la fervojo Qingzang fariĝis la plej pura fervojlinio de Ĉinio, kaj tio evidente reduktas la laborkvanton de medi-purigo.”

 

    Por ĝustatempe koni la median staton de la fervojo en ĝia funkcio la koncernaj departementoj de Qinghai kaj Tibeto starigis longtempan medi-kontrolan sistemon, konstante kontrolante la mediojn akvan, sonan, aeran kaj biologian. Rezulto de la observado de 2007-2009 montras, ke la ŝtatajn normojn atingis la akvokvalito, sulfurodioksido, karbonodioksido kaj suspensiaĵo ĉe la fervojo.

 

    Koncepto pri mediprotekto

 


Prospera stepo ĉe la fervojo Qingzang 

 

    Zhang Luxin, profesoro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke estas lerninda por estonta konstruado de fervojoj en la simila biologia medio la postuloj pri mediprotekto ĉe la fervojo Qingzang kaj ilia eminenta plenumiĝo, kaj tio multe influas la koncepton de fervoja konstruado en Ĉinio.”

 

    Chen Guichen, vicdirektoro de Biologia Instituto de Nordokcidenta Altebenaĵo sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke en biologia sentiva regiono oni konstruis surpontan fervojon anstataŭ la surteran, tio efike redukas la surteran disordon kaj faras bonan efikon sur biologia medio, kaj la rimedoj pri revigligo de plantaĵoj indiĝenaj kaj kulturitaj efike rapidigis la riparon de vegetalo sur la nudterfaco kaj samtempe oni zorgis pri la normala vegetado por formiĝo de la kompare bona flaŭro.

 


Tibetanoj el Damxung-gubernio rigardas, kiel la trajno kuras foren. 

 

    Ekde konstruado de la fervojo Qingzang oni fidele observis la principojn, kiaj konservadon de la solideco de la tundra medio, senpolucion de akvofonto, preventon de tererozio, efikan protekton de vegetaloj ĉe la fervojo, liberan transloĝiĝon de sovaĝaj bestoj, sendifektiĝon de la la ĉefervojaj pejzaĝoj, kaj hodiaŭ oni vidis la brilajn sukcesojn de la penado de la fervoj-konstruistoj.

 

    Oni nomas la fervojon Qingzang “Mirinda Vojo sur la Ĉielo”, ne nur pro ĝia situo en la plej alta altebenaĵo de la mondo, sed ankaŭ pro tio, ke oni faris miraklojn unuj post aliaj pri mediprotekto dum la konstruado de la fervojo en tiel komplikaj klimataj kondiĉoj kaj malfavora biologia medio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng