2010-08-20 de A DA
 Fremdlandaj turistoj sur Bajiao-strato de Lhasa |
|
 Servisto en iu restoracio de Lhasa Dan Zeng (la 1-a de maldekstre) kantante proponas vinon al eksterlandaj turistoj. |
Tagmeze post atingo de Damxung-gubernio ni tagmanĝis en iu huj-nacia restoracio en ĝia guberniourbo. Kiam ni babilis, eniris du homoj, unu el ili estas alta fremdlandano kun oraj haroj kaj brunaj okuloj, kaj la alia verŝajne estas ĉiĉerono. Interparolante ili sidis proksime de niaj sidlokoj.
Ni ekparolis kun la fremdlandano kaj informiĝis, ke li estas brito kaj loĝis en Pekino du jarojn. Ĉi-foje li vojaĝe venis al Tibeto kaj luis aǔton kaj petis ĉiĉeronon por gvidi lin viziti Tibeton.
Kiam ni demandis, ĉu li ŝatas Tibeton, li unue kapjesis kaj poste aldone diris: "Tibeto estas iom malsama ol tiu en mia imago kaj priskribita de iuj materialoj. Mi pensis, ke tie mi povos sperti bovĉaron, originan vivmanieron de tibetanoj kaj aliajn originaĵojn. Sed anstataǔ tio mi vidis de mi neatenditajn modernajn konstruaĵojn, stratojn kaj tibetanojn en modaj vestoj."
"Ĉu tio estas ne bona?" ni plue demandis.
"Ne, mi nur sentas iom da bedaǔro," li respondis kun ŝultrolevo.
En Tibeto multe surprizis min la moderniga nivelo de Lhasa. Eble pro altebenaĵa malhelpo kaj diferenco de kulturoj inter hanoj kaj tibetanoj venis en nian kapon multaj kuriozaj imagoj kaj eĉ miskomprenoj pri Lhasa kaj eĉ pri Tibeto. Ni ĉiam opiniis, ke Lhasa estis relative postinĝinta, sed estas mirinda por ni ĉio, kion ni vidis: ebenaj kaj bonordaj stratoj, larĝa placo, verda kaj densa vegetalaro, importitaj aǔtoj. Se tie ne estas multaj tibetanoj en tibeta robo, ni certe sentas nin en alia loko ekster Lhasa.
Efektive, nur se oni atente observas, oni certe povos sperti tie trajtojn de tibeta kulturo, ekz. tibetstilaj koloraj desegnaĵoj sur eksteraj muroj de loĝdomoj de tibetanoj, koloraj sutraj rubandflagoj ĉie videblaj, piaj tibetanoj turnantaj preĝoradon, densa odoro de butero ĉie flarebla, bonzoj en tibeta robo renkontiĝeblaj ĉie...
Same kiel aliaj urboj en la mondo, ankaǔ en Lhasa vidiĝas kontraǔdiro inter antikveco kaj moderneco. Modenigo certe ĝenos kulturan tradicion, tamen se oni estas ĉiam akompanata de malnova kutimo, tio certe malutilos penadon de homoj al pli komforta vivo. Kiam mi babilis kun tibeta mezlernejano en Lhasa, li diris: "Tibeto havas rajton sin modernigi kaj tibetanoj havas rajton vivi pli bone." Ni devas kune klopodi por protekti tradician kulturon en moderniga procezo.
Ni esperas, ke en la estonteco fremdlandaj amikoj vojaĝantaj en Tibeto bedaǔros ne pro tio, ke ili ne vidis "primitivan socion", sed pro tio, ke ili ne pli frue vizitis Tibeton, kie perfekte kunliĝis moderniĝo kun tradicio.
Redaktoro: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|