Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La fama ĉina romano "Noktomezo" eldonita
2010-08-24

 

    Lastatempe estis eldonita la fama ĉina romano "Noktomezo". La romano estis grava rikolto de la maldekstra literatura movado en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento kaj unu el la klasikaj verkoj de la ĉina moderna literaturo en la dudeka jarcento.

 

    "Noktomezo" estis verkita de Mao Dun (1896-1981), pioniro de la ĉina moderna progresema kulturo, granda revolucia verkisto, literatura teoriisto kaj kultura aktivulo.

 

    Tiu ĉi libro estis elĉinigita de Laŭlum, honora membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto kaj tiu de la Esperanta verkisto Asocio. Li laboris kiel vicĉefredaktoro de "El Popola Ĉinio", la Ĉina Esperanto-Instituto, membro de la Komisio pri Juĝo de Kompetenteco de Altrangaj Tradukistoj, profesoro de la Ĉina Informa Universitato kaj Kolegio pri Ekonomio Interlanda. Laŭlum Esperantigis multaj tradiciajn ĉinajn romanojn, inter kiuj estas "Mirrakontoj de Liaozhai", "Ĉe Akvorando", kaj "Romano pri la Tri Regnoj" ktp.

 

    "Noktomezo", 502-paĝa libro kun formato de 14×22 cm, estis eldonita de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo.

 

    Ĝi mendeblas ĉe la Distribua Fako de la redakcio "El Popola Ĉinio", P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

 

    Telefono: +86-10-68327167, 68995930

 

    Telefakso: +86-10-68321808

 

    Retpoŝto: elpc@china.com

 

    Se vi havas krediton ĉe la Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de "El Popola Ĉinio" kaj sendi la kopion de via pag-atesto al la Distribua Fako de la redakcio "El Popola Ĉinio", P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.

 

    Prezo: 30 eŭroj (35 usonaj dolaroj); aldona sendokosto: 5 eŭroj (8 usonaj dolaroj).

 

Redaktoro: Li Jianhua

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng