2010-08-31
 Nigra argilaĵo “Aŭtuna Frukto” |
|
 Nigra argilaĵo “Shandong-a Knabino” |
De la 27-a ĝis la 29-a de aŭgusto okazis en Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco en orienta Ĉinio, la unua ĉina ekspozicio pri nigrargilaĵa kulturo. En ĝi partoprenis 25 famaj ĉinaj majstroj en tiu ĉi kampo el la urbo Rizhao kaj el la gubernio Qihe kun pli ol 800 metiartaĵoj.
La nigraj argilaĵoj estas tipaj simbolaj signoj de la kulturo Longshan de Ĉinio. Farado de nigraj argilaĵoj en la urbo Rizhao havas hitorion de pli ol 4 mil jaroj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|