La 7-an de oktobro okazis en Romo ceremonio por festi la 40-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio kaj inaŭguri “ Ĉinan Kulturan Jaron”. Per koncertoj, teatroj, dancoj kaj kulturaj kaj artaj ekspozicioj, la “Ĉina Kultura Jaro” plenamplekse prezentos al la itala popolo brilan antikvan kulturon kaj fascinan modernan kulturon kaj arton de Ĉinio.