Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Dek jaroj de disvolvado de okcidenta Ĉinio: Memoro pri ŝanĝiĝo de la vivo de tibeta popolo (II)
2010-11-23

de ZHOU MINGJIANG

 


Ŝoseoj sur Qinghai-Tibeta Altebenaĵo 

 

    Konstruado de trafikaj instalaĵoj estas efika garantio por plibonigo de la popola vivo.

 

    Ĝis la fino de 2009 la totala longeco de konstruitaj ŝoseoj en Tibeto atingis 51.3 mil km, inter kiuj 4,807 km estas asfaltitaj. Kompare kun tiu en la jaro 2000 la longeco de konstruitaj ŝoseoj kaj de la asfaltitaj plimultiĝis je 128% kaj 176.7% respektive. Hodiaŭ estas en ordo la konstruado de la ŝoseoj Qinghai-Tibeta, Sichuan-Tibeta, Yunnan-Tibeta kaj Ĉin-Nepala. La ekkonstruado de la tunelo tra Galong-monto finis la senŝosean historion en gubernioj en Ĉinio.

 


Trajno sur la Qinghai-Tibeta Fervojo 

 

    Ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo signas la finiĝon de la senfervoja historio en Tibeto. Ekfunkciis flughavenoj de Nyingchi kaj Ngari kaj la aeraj lineoj, finkonstruiĝis la lumig-navigada instalaĵo en la Gongga-flughaveno de Lhaso kun signifo de finiĝo la sennokt-aer-linea historio en tiu regiono; krome estas glatre farata la pligrandiga konstruado de flughavenoj en Heping, Xigaze kaj Bangda, Qamdo… Ĉio ĉi tio formis la trafikan reton el ŝoseoj, civila navigado kaj fervojoj en Tibeto. Dank'al tio, en la pasintaj 10 jaroj en kiuj Ĉinio praktikis sian projekton de esplorado al la okcidenta Ĉinio, tibetanoj suriris sur la pliriĉigan vojon.

 

    Soci-garantia sistemo

 


Junaj kamparanoj de Ganzi, Tibeto, akceptas trejnadon pri hotel- servado

 

    De 2001 ĝis 2008 la centra financo asignis entute 108.8 milionojn da juanoj al Tibeto por helpli la lokanojn en laborigo kaj relaborigo, kaj por la sama celo la loka registaro subvenciis 176.752 milionojn da juanoj. Tio efike subtenas la aktivan politikon pri laborigo de la registaro Tibeto. Ekde 2006 Tibeto lanĉis la projekton de livero de laborposteno pri entrepreno de publika bono kaj ĝis la fino de 2009 la totala nombro de tiaj postenoj atingis 15,700. La praktikado de la projekto aktive stimulis la laboro-prenadon en malfaciaj popolanoj.

 

    Por helpli universitat-diplomiĝintojn pri laborigo koncernaj departementoj de Tibeto liveris servojn pri registrado de senlaboriĝintoj, politika konsultado, okupo-rekomendado kaj agentado de labordonado k.a.. Dank'al tiuj efikaj rimedoj de post 2006 en Tibeto entute 24.5 mil universitat-diplomiĝintoj sukcese trovis laboron, tio signifas, ke pli ol 90% de la diplomiĝintoj havigis al si laborpostenon.

 

    Por garantii la rajtojn de kamparanaj laboristoj Tibeto starigis efikan sistemon por eviti prokrastadon de ilia salajrodono. Profitate de tio la problemo nun bone solviĝis.

 

    Kadre de tiuj efikaj metodoj de post 2001, Tibeto realigis merkatan enokupiĝon de 130.4 mil personoj kaj en sinsekvaj 8 jaroj en Tibeto la senlaboriĝintoj konsistigis malpli ol 4.3% de la tieaj laboruloj.

 


Oni ĝojas pro viv-garantia subvencio. 

 

    Kiel ĝui la fruktojn de disvolviĝo kaj progreso de la socio al ĉiuj civitanoj por ke ili vivu en plibona garantio? En la pasintaj jaroj la aŭtonoma regiono multe atentis la laboron pri helpo al malriĉuloj, kaj konstante plifortigis la helpadon, socian garantion kaj plibonigon de vivo al malriĉaj popolanoj. Foje refoje la registaro de Tibeto altigis la minimunajn garanti-normojn de civitanoj kaj aliaj sociaj bonstatoj. Ili asignis 43,50 milionojn da juanoj por konstrui 4236 apartamentojn kun malalta luprezo por malriĉaj popolanoj kaj subvenciis 15000 familiojn por solvi la loĝmalfacilojn.

 

    Ĉio ĉi tio plibonigis la vivkondiĉojn kaj vivnivelojn, kaj plialtigas la soci-garantion al la tibetanoj .

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng