Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Estinteco, estanteco kaj estonteco de malgranda vilaĝo en okcidenta Ĉinio
2010-11-26

de LI JIANHUA

 


Dai Chaolan (la unua de dekstre) kaj la aŭtoro  

 

    Proksime de Xi'ning, ĉefurbo de Qinghai-provinco en okcidenta Ĉinio estas malgranda vilaĝo Baiya, kie okazis granda ŝanĝiĝo en la pasintaj pli ol dek jaroj. Liberiĝinte de malriĉeco kaj solvinte problemon de minimuna vivtenado, nun la vilaĝanoj iras al bonstata vivo. De la jaro 1993, Dai Chaolan laboras kiel la vilaĝestrino. Ŝi rakontis al mi historion de sia familio kaj vilaĝo.

 

    Estintece: oni vivis mizere

 

    Dai Chaolan naskiĝis en ordinara kamparana familio en 1962. Pro la natura katastrofo de la jaro 1959 ĝis 1961, tiam neniu familio de ŝia vilaĝo povis satmanĝi. Ŝiaj gepatroj donis al ŝi nomon "Mangui", kiu signifas plenplenecon de ŝrankoj, kun espero, ke ŝia familio havos ŝrankojn plenajn de greno.

 

    Sed, la situacio de ŝia familio ne ŝanĝiĝis pro la naskiĝo de "Mangui". Baiya-Vilaĝo situas en altebenaĵa regiono je 2400 metroj super la marnivelo, kaj kun la averaĝa temperaturo de 3-4 centigradaj gradoj. La naturaj kondiĉoj decidis, ke ili nur povis havi unu rikolton de terkulturaraĵoj ĉiujare. Pro malgranda produktokvanto de grenoj, 60% de la familioj de la vilaĝo ne povis sin satigi.

 

    Dai Chaolan havas tri pli junajn fratojn kaj du pli junajn fratinojn, gepatrojn kaj geavojn, kaj ilia vivo tute dependis de la terkulturado. Kiam ŝi estis malgranda, la terkulturitaj produktaĵoj ne sufiĉis por kontentigi ilian bezonon kaj ili devis suferi malsaton unu aŭ du monatojn ĉiujare, do estis neeble por ili aĉeti novajn vestojn kaj ŝuojn dum la Printempa Festo (laŭ tradicia ĉina kutimo, oni aĉetas novajn vestojn kaj ŝuojn por la Printempa Festo.) Dai Chaolan estas la plej aĝa el la gefratoj, kaj ŝiaj eluzitaj vestoj kaj vestoj netaŭgaj por ŝi pro malgrandeco fariĝis vestoj de ŝiaj pli junaj gefratoj. Sen dika vesto por vintro, ili enigis kotonon en veston kaj faris ĝin vatita; kaj en somero, ili eligis kotonon el la vesto. Tiam varme sin vesti estis ilia plej granda espero, sed tiu deziro ne povis realiĝi. Vintre ili ne havis gantojn, kaj videblis eĉ nun cikatroj sur la manoj pro frostvundiĝo.

 

    Pro malriĉeco de la familio Dai Chaolan, kiel la plej aĝa el la gefratoj, devis forlasi la mezlernejon post finlernado de tri jaroj por helpi siajn gepatrojn en vivtenado.

 

    Nun: oni aĉetas aŭtojn kaj konstruas novajn domojn

 

    En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio ekpraktikis la politikon de pordo-malfermo kaj reformado, de tiam la vivo de vilaĝanoj de Baiya pliboniĝis iom post iom. "Eble en la jaro 1986, mia familio solvis la problemon de minimuma vivtenado," diris Dai Chaolan. Tiam, oni alprenis sistemon de kontraktita uzo de kampoj, kaj la kamparanoj povis disponi la grenon post pago de imposto, kaj pro tio, multe leviĝis entuziasmo de la kamparanoj por terkulturado kaj altiĝis la produktokvanto de greno. Krome, la registaro kuraĝigis individuan ekonomion kaj privatan ekonomion, tial multaj kamparanoj eliris por komerci aŭ labori en urboj. Tiel, la kamparanoj riĉiĝis iom post iom. Tamen ĝis la jaro 1993 kiam Dai Chaolan estis elektita kiel estrino de la vilaĝo, 20% da familioj de la vilaĝo ankoraŭ vivis malriĉe kaj la pokapa enspezo estis nur ĉirkaŭ 300 juanoj (tiam ĉirkaŭ 50 usonaj dolaroj).

 

    Alfrontante grandan malfacilaĵon, Dai Chaolan kaj aliaj estroj de la vilaĝo kun la vilaĝanoj sub sia gvido konstruis briko-fabrikon, tio ne nur havigis al la vilaĝo pli ol 80 laborpostenojn, sed ankaŭ pretigis gravan vojon por multigi enspezon de vilaĝanoj; poste, ili decidis disvolvi kulturadon de ekonomiaj plantoj kaj invitis specialistojn por trajni vilaĝanojn en teknikoj ktp; pli poste, la estraro de la vilaĝo helpis vilaĝanojn bredi brutojn per moderna instalaĵo.

 

    En la jaro 2000, la pokapa enspezo de Baiya-Vilaĝo duobliĝis kaj atingis pli ol 600 juanojn (ĉirkaŭ 75 usonaj dolaroj). Nun pli ol 150 familioj de la vilaĝo bredas bovojn kaj ĉirkaŭ 300 familioj bredas ŝafojn. Laŭ statistiko, ĉiu familio povas enspezi dek mil juanojn per bredado. Krome, multaj vilaĝanoj iris al evoluintaj regionoj ekzemple Jiangsu-provinco, Zhejiang-provinco kaj Ŝanhajo por labori kiel dungitoj; kelkaj vilaĝanoj eĉ fariĝis entreprenistoj de domkonstruado.

 


Novaj domoj de Baiya-Vilaĝo. 

 

    Nun, la pokapa enspezo de Baiya-Vilaĝo kvarobliĝis kaj atingis pli ol 3000 juanojn en la jaro 2009 (ĉirkaŭ 430 usonaj dolaroj). La riĉiĝintaj vilaĝanoj konstruis novajn brikajn domojn, kaj kelkaj familioj eĉ aĉetis aŭton.

 

    Estontece: disvolvi turismon kaj entrepreni komercon

 

    Dai Chaolan estas multe laŭdata kaj subtenata de la vilaĝanoj, ĉar gvidate de ŝi, la vilaĝanoj riĉiĝis iom post iom. En la januaro de 2008, Dai Chaolan estis elektita kiel "avangarda persono" kaj estis honorita kiel "lertulino" de la Ĉina Virina Federacio.

 

    Dai Chaolan ne kontentiĝas pri siaj sukcesoj. Ŝi ellaboris planon por plua disvolvo de Baiya-Vilaĝo: "De la venonta jaro, ni disvolvos tu-nacian turismon. En nia vilaĝo, 80% de la vilaĝanoj estas tu-oj, kaj ili havas siajn proprajn festojn, kutimojn, morojn kaj bongustaĵojn, plej allogajn por turistoj, tial mi kredas ke la turismo povas alporti al ni bonan ekonomian profiton. Krome, disvolvado de la turismo povas akceli protektadon de la tradicia kulturo de tu-oj." Nun, laŭ koncerna politiko favora al nacimalplimultoj, 20 familioj en la vilaĝo jam ricevis la prunton por disvolvi turismon.

 

    Krome, Dai Chaolan ankaŭ intencas vendi bongustaĵojn kaj produktaĵojn de tu-oj al aliaj lokoj de Ĉinio per interreto. "Nun ni ankoraŭ ne uzas komputilon kaj interreton. Sed ni nepre disvolvos elektronikan komercadon, por ke tutlandaj turistoj konu nian vilaĝon kaj venu al ni por aĉeti niajn produktaĵojn. Nun venis labori en nia vilaĝo diplomito de la Sichuan-a Universato (ĉina fama universitato). Ŝi estas multe klera kaj povas uzi komputilon. Helpate de ŝi, ni certe realigos nian planon." Dai Chaolan havas sufiĉan kredon pri la estonteca evoluado de Baiya-Vilaĝo.

 

    Ni deziras al Dai Chaolan plenan sukceson por realigi la planon.

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng