Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Jane Goodall, amiko de ĉimpanzo
2010-11-26

de ZHANG LI

 


Jane Goodall honorita kiel “Paca kuriero de UN” 

    75-jara doktorino Jane Goodall maldika, sed vigla, parolema, sed brila penso nemankebla, estis nomata kiel “Eŭropa heroino” pro esplorado pri ĉimpanzo kaj honorita en 2002 kiel “Paca kuriero de UN” atribuita de Kofi Annan, tiama ĝenerala sekretario de UN. Post 1991 ŝi turnis sin al mediprotektado kaj fondis en pli ol cent landoj la organizon “Radikoj kaj Ŝosoj”.

 

   

Amikiĝi de infaneco kun ĉimpanzo

 

    Jane Goodall naskiĝis en Londono, Britio, la 3-an de aprilo 1934. La patrino donis al ŝi ĉimpanzo-pupon, kiun ŝi ege amis. En la aĝo de 8 jaroj, ŝi eksopiris pri Afriko kaj deziris vivi kune kun sovaĝaj bestoj en tropika pluvarbarego, finleginte la rakontojn “Doctor Dolittle” kaj “Tarzan”.

 


Jane Goodall kun ŝia ĉimpanzo-amiko 

 

    En 1957 Jane Goodall kune kun fama antropologo Louis Leakey iris al Tanzanio en orienta Afriko por fari esploradon pri sovaĝaj ĉimpanzoj. En 1960, 26-jara Jane Goodall unusole iris al Afriko kaj komencis sian tutvivan karieron esplori ĉimpanzojn.

 


Juna Jane Goodall en esplorado pri ĉimpanzoj en Afriko 

 

    Tamen ne estas facila afero kontaktiĝi kun ĉimpanzoj, kaj ŝi elspezis 6 monatojn por la unua kontakto kun ili. Tiam ŝi unusole observadis ĉimpanzojn en primitiva arbaro, kaj multaj ĉimpanzoj ŝatis ŝiajn bananojn, sed ne ŝin.

 

    Komence ĉimpanzoj sin kaŝis unuj post aliaj je la vido de Jane Goodall. Kaj ŝi povis fari nenion ol ilin observi malproksime almenaŭ je 500 metroj. Por akiri ilian aprobon, ŝi silente enarbariĝis, kviete atendadis kaj observadis. Spite de penado, ŝi tranoktis en arbaro, sin nutris per la fruktoj, kiujn manĝis ĉimpanzoj, kaj agadis en arbaro kiel ĉimpanzoj. 15 monatojn poste, ĉimpanzoj finfine kutimiĝis al la aperado de Jane Goodall. Kaj ŝi eĉ povis sidi apud ili, pli kaj pli proksimiĝis al ili tagon post tago, imitante iliajn agojn kaj kriojn, kvazaŭ esti ĉimpanzino. Ŝi per pacienceco gajnis konfidon de ĉimpanzoj, kaj estis akceptita de ili. Ŝi kunfandiĝis kun la ĉimpanzaro.

 


Jane Goodall kun ĉimpanzo-orfo 

 

    Kelkfoje, furiozaj pavianoj venis ataki tendon de ekspedicistoj kaj forrabis iliajn manĝaĵojn... Tie Jane Goodall havis nur kelkajn enladigitajn manĝaĵojn. En senlima arbaro ŝin akompanis soleco, izoleco, risko, ekspedicia penado, nekutimiĝo al klimatoj, manko de medikamentoj kaj aliaj malfaciloj. Sed ĉio tio ne ŝancelis ŝian firmecon kunesti kun ĉimpanzoj.

 

    Ŝi diris: “Oni ofte demandis al mi, ĉu mi sopiras pri la komforta vivo hejme. Fakte, kelkfoje mi deziris ĝui belan muzikon kaj legadon de literatura verko. Krome, mi ĝojis vivi en tiu ĉi arbaro. Mi loĝis en simpla kaj kruda tendo, kaj min banis en aminda rojo. Kelkfoje varmegis tagmeze kaj tuj poste pluvegis. Kvankam estis malgrandaj insektoj tedindaj, tamen ili estis parto de la vivo en arbaro. Mi neniam pentis pri mia elekto.”

 

    Same gravas homo kaj animalo

 

    En 1991, 16 mezlernejaj lernantoj kolektiĝis en Tanzanio kaj kune kun Jane Goodall intense diskutis pri protektado de animaloj kaj aliaj problemoj pri mediprotektado. De tio naskiĝis al Jane Goodall la ideo krei la mediprotektan organizon “Radikoj kaj Ŝosoj”, kaj fondis en tiu ĉi malriĉa afrika lando la unuan mediprotektan grupon de “Radikoj kaj Ŝosoj”.

 


Jane Goodall kun pekinaj mezlernejanoj

 

    Hodiaŭ, “Radikoj kaj Ŝosoj” jam radikiĝis en pli ol 100 landoj kaj regionoj de Ameriko, Eŭropo, Azio kaj aliaj lokoj, kaj pli ol 9 mil grupoj de “Radikoj kaj Ŝosoj”, ĉiu el kiuj konsistas el kelkaj kaj eĉ miloj da homoj, viglas en lernejoj, setlejoj kaj entreprenoj de diversaj lokoj de la mondo. La grupoj helpas zorgi pri medio, animaloj kaj setlejoj, instrui al junuloj kompreni kaj protekti medion ĉirkaŭ si. Nuntempe, Jane Goodall uzis pli ol 300 tagojn jare por fari prelegojn kaj inspektojn pri mediprotektado en diversaj lokoj de la mondo.

 

    Kiel eminenta sciencistino, Jane Goodall estis vaste konata kun respekto en la mondo pro sia moraleco. Ŝi havas senliman amon kaj profundan komprenon al la naturo, precipe al animaloj, kaj ĉiam strebas por akiri novajn sciojn. Dank’ al siaj superhomaj kuraĝo, pacienco kaj persisteco, ŝi kuraĝis iri al la loko, kie vivas sovaĝaj bestoj kaj kien ordinaraj homoj ne kuraĝas iri. Por sia esplora kariero, ŝi faris subtilan observadon kaj detalajn notojn, kaj liveris materialojn akiritajn el la origina fonto. Samtempe, ŝi estas fidela al la sciencaj aferoj kaj neniam evitis mencii siajn mankojn en observado kaj esplorado. Ekz., ŝi ne devis manĝigi bananojn al ĉimpanzoj, ĉar tio eblas ŝanĝi medion kaj kutimon de ilia vivo, kaj kaŭzis maljustajn materialojn akiritajn en observado kaj juĝado. Oni devas laŭeble eviti ĉian agon, kiu kaŭzos maljustajn rezultojn en scienca esplorado.

 


Jane Goodall prelegas en la Pekina Universitato. 

 

    Kiam ŝi prelegis en la Pekina Universitato en 2001, iu studentino demandis ŝin: “Al homo aŭ al ĉimpanzo vi donas la ununuran bananon, kiun vi havas?” Jane Goodall respondis, ke ŝi dividos la bananon en 2 partojn, unu por homo kaj la alia por ĉimpanzo. Oni povas diri, ke tio estas simbolo kaj signifas, ke same gravas homo kaj besto. Jane Goodall superis sian nacion kaj sian etnon. En la nuna mondo troloĝata, homoj havas tro da rajtoj, sed la rajtoj de ĉimpanzoj estas ankoraŭ ne konfesitaj.

 

    “Multaj homoj demandis min, ĉu mi volus savi la terglobon pere de la organizo ‘Radikoj kaj Ŝosoj’. Ne, mi ne tiel opinias. Ni ne kapablas ŝanĝi tiun mondon, sed ni povas strebi por ŝanĝi unu homon aŭ unu lokon. Mi pensas, ke tio jam sufiĉas,” diris Jane Goodall.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj s ub l a Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng