Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kultivado de fruktarboj en Xinjiang
2010-11-29

de SUN TINGWEN

 


Rikolto de piroj en Korla, Xinjiang 

 

    Lastatempe inaŭguriĝis en la Internacia Ekspozicia Centro de Xinjiang foiro pri arbofruktoj en Xinjiang. Zhang Xiaoping, respondeculo de la Forsta Administracio de Xinjiang diris en la inaŭguro, ke la totala areo de fruktarboj en Xinjiang superas 17 milionojn da mu-oj (unu mu-o = 1/15 hektaro) kun produktvaloro de 20 miliardoj da juanoj.

 

    Laŭ Zhang Xiaoping, jujubo, juglando, abrikoto, piro kaj pomo jam fariĝis ĉefa profitfonto en la regiono ĉirkaŭ Tarim-baseno en suda Xinjiang. Oni starigis altefikan kultivan bazlokon de vinbero, jujubo, licio kaj sezonaj fruktoj kun areo de 16 milionoj da mu-oj en Ili-valo kaj norda flanko de Tianshan-montaro.

 


Vinberoj 

 

    La kultivado altigas la proporcion en la enspezo de la terkulturistoj, precipe tiuj en suda Xinjiang. En 2009 la pokapa enspezo el fruktoj superis 600 juanojn -- pli ol 15% de la neta averaĝa enspezo de terkulturistoj de la tuta regiono.

 

    S-ro Qian Zhi, vicprezidanto de la Xinjiang-a Aŭtonoma Regiono, diris, ke la foiro ne nur montras la plej freŝajn atingojn de kombinado de ekologio kun kultivado de fruktarboj en Xinjiang, sed ankaŭ liveras platformon por eksporti fruktojn al aliaj landoj.

 


Biopesticid-ŝprucado al pirujoj 

 

    Ĝis 2015 bonkvalitaj fruktarboj en Xinjiang kovros pli ol 15 milionojn da mu-oj, inter kiuj 20% kun produktokvanto de 15 milionoj da tunoj estos uzataj por eksportado. Tiam la enspezo el arbofruktoj okupos 30% de la neta pokapa enspezo de terkulturistoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng