2010-12-08
 Masko en la tibeta opero |
La 6-an de decembro koncerna departemento de Tibeto informis, ke en la lastaj jaroj en la ĝenerala esplorado pri nematerialaj kulturaj heredaĵoj oni trovis 406 specojn da nematerialaj kulturaj heredaĵoj, 83 prezentajn grupojn pri tradiciaj operoj kaj 1177 heredantojn de la heredaĵoj. Surbaze de la esplorado la ĉina registaro disponas 44 milionojn da juanoj en la protektado kaj daŭrigado de la ŝtat- kaj provinc-nivelaj nematerialaj kulturaj heredaĵoj. En la lastaj jaroj Tibeto trifoje enlistigis nematerialajn kulturajn heredaĵojn kaj ĝiajn daŭrigantojn en sia regiono, inter tiuj 156 specoj da heredaĵoj kaj 90 ĝiaj daŭrigantoj estas proponitaj ankaŭ por la ŝtat-nivelaj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji |