Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ekologia protekto ĉe Tarim-rivero (I)
2010-12-14

de ZOU JINGZHAO

 


Ŝtata arbara parko de diversformfoliaj poploj en Tarim de Xinjiang

 


Taklimakan-dezerto 

 


Tarim-rivero en aǔtuno

 


Cao-lago sur dezerto 

 

    Luntai-gubernio de la Bayingolin-a Mongola Aǔtonoma Subprovinco sub la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio situas ĉe suda piedo de Tianshan-montaro kaj en nordo de Tarim-baseno. Tie estas naturaj diversformfoliaj poploj ( populus euphratica), la plej grandareaj, plej densaj kaj plej bone kreskantaj en la mondo, Taklimakan-dezerto, la dua granda dezerto en la mondo, Tarim-rivero, plej longa kontinenta rivero en Ĉinio, Caohu-lago en dezerto kaj multaj historiaj kulturaj restaĵoj. Tie vidiĝas ankaǔ densaj naciminoritataj moroj.

 

    De longa tempo grandskala ter-malvirgigo kaj malmodera irigaciado ĉe supra kaj meza basenoj de Tarim-rivero kaǔzis grandan malŝparon de akvo en la rivero. Pro manko de akvo amaso da diversformfoliaj poploj ĉe bordoj de la malsupra baseno de la rivero mortis kaj preskaǔ komplete foraperis la verda ŝirmilo inter dezertoj Taklimakan kaj Kumutage kaj la du dezertoj preskaǔ ligi- ĝis

 

    Por protekti la riveron kaj diversformfoliajn poplojn Luntai-gubernio praktikis ekologian transloĝiĝon de loĝantoj, renovigon de palisoj, aeran kontrolon kaj regadon, kaj aliajn rimedojn tiel ke reboniĝis ekologia medio kaj revigliĝis diversformfoliaj poploj ĉe la rivero.

 

    Reviviĝis Tarim-rivero

 

    Tarim-rivero estas la plej longa kontinenta rivero en Ĉinio kaj unu el la famaj kontinentaj riveroj en la mondo. Ĝi kun baseno de 1020 mil kvadrataj kilometroj estas viviga garantio de ekonomio, natura ekologio kaj vivo de diversnaciaj popolanoj en Tarim-baseno.

 

    Tarim-rivero en la ujgura lingvo signifas riveron fluantan en dezerton. En la lastaj 20 jaroj sekve de multiĝo de loĝantoj, disvolviĝo de socio kaj ekonomio, arbitra ekspluato kaj malaltefika utiligo de akvoriĉfonto, akvo en la rivero malmultiĝis jaron post jaro, ĝia kvalito pli kaj pli malboniĝis, kaj eĉ elsekiĝis rivervojo kun longeco de 400 kilometroj ĉe malsupra baseno de Tarim-rivero.

 


Luntai-gubernianoj en transloĝiĝo 

 

    Por savi Tarim-riveron en 2002 oni faris ĉiuflankan regadon al la rivero. Aldonante akvon al ĝi, oni praktikis transloĝiĝon de loĝantoj en la gubernioj Luntai kaj Weili, cedigon de kampoj arbaro kaj herbejo kaj malpermeson de aliro al monto por forstumado.

 

    Laǔ konigo de la Luntai-a Mediprotekta Buroo Caohu-vilaĝo estas ĉefa loko por transloĝiĝo. Oni investis sume 51.6 milionojn da juanoj por transloĝigi 552 familiojn kun 2549 anoj kaj cedigi kampojn je 680 hektaroj.

 

    Caohu-vilaĝo situas en profundejo de la dezerto de diversformfoliaj poploj kaj distancas al Luntai-gubernio je pli ol 100 kilometroj. Irante sur la tervojo de la vilaĝo mi vidis, ke ambaǔflanke de la vojo estas ruiniĝintaj domoj el adoboj. Laboranto de la buroo diris al mi, ke tie mankas akvo kaj elektro, por iri al gubernia urbo kamparanoj kaj paŝtistoj devas veturi per traktoro sur la malebena tervojo unu tagon.

 

    Veninte al la nova vilaĝo Caohu, 14 kilometrojn sude de Luntai-gubernio, ĉefa loko por aranĝi la transloĝiĝantojn, antaǔ mi apers alia fenomeno: grandaj kaj lumaj domoj, rekta vojo, sur kiu aǔtobusoj ir-reiras inter la nova vilaĝo Caohu kaj gubernia urbo. La aǔtobusoj ekveturis post ĉiuj 10 minutoj, per kiuj oni povas atingi la gubernian urbon post 25 minutoj. Nun kamparanoj kaj paŝtistoj povas rigardi televidon, trinki kranakvon, viziti bazaron, lernejon kaj hospitalon. Tio tute ŝanĝis ilian vivon en la pasinteco.

 

    Mi vidis en korto de ujgura junulo Abuduke, kiu transloĝiĝis en la novan vilaĝon Caohu en 2009, ke li konstruas kuirejon apud sia domo liverita de la registaro, tiel lia familio kun tri anoj havas loĝdomon kun areo de pli ol 100 kvadrataj metroj.

 

    Abuduke diris al mi, ke ĉiu familio nove transloĝinta povas ricevi pli ol 80 kvadratajn metrojn da loĝdomo kaj ĉiu homo 0.3 hektaron da tero.

 


Luntai-gubernianoj en nova domo

 

    Ŝtatoficisto de la Caohu-vilaĝo konigis al mi, ke la nova vilaĝo Caohu pene disvolvas ekonomian arbaron, unuflanke por garantii enspezojn de kamparanoj kaj paŝtistoj, kaj aliflanke por revigligi naturan ekologion.

 


Aĉeto de legomoj 

 

    Samtempe la registaro ankaǔ kuraĝigas kamparanojn kaj paŝtistojn en bredo de kaproj kaj kokoj. En 2010 ĝi investis 230 mil juanojn por konstrui bredejojn de brutoj, aĉetis 220 bonkvalitajn kaprojn por dividi ilin al kamparanoj kaj paŝtistoj en tre favora prezo por bonigi specon de brutoj. Krome la vilaĝa registaro aĉetis por 56 familioj de kamparanoj kaj paŝtistoj 4000 kokidojn por ke ili disvolvu bredadon de kortbirdoj.

 


En transloĝiĝo 

 

    Oni informis, ke de 2002 bone iras tansloĝiga laboro de Caohu-vilaĝo. Ĝis la fino de 2009 Caohu-vilaĝo ŝparis akvon je 150 milionoj da kubmetroj, inter kiuj 3000 kubaj metroj estas ekologia akvo. Tio ludis evidentan rolon por revigligo de diversformfoliaj poploj kaj aliaj vegetaloj ĉe la malsupra baseno de la rivero.

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng