Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Grava pozicio de Yunnan en pordo-malfermo al sudocidento
2010-12-20

de LIN YIGUANG

 


En dogano 

 

    Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio kaj kun landlimo longa je 4061 kilometroj ĝuas kun Vjetmanio, Laoso kaj Birmo samajn riverojn kaj montojn, kaj najbaras kun 14 aliaj sud- kaj orient-aziaj landoj. Tiele, ĝi posedas aparte gravan pozicion geografie por iri surkontinente al Pacifika kaj Hindia Oceanoj.

 

    En la lastaj jaroj, Yunnan pluapaŝe profundigis kunlaboron kun najbaraj landoj kaj senĉese disvastigis malfermon al sud- kaj orient-aziaj regionoj, profitante de plena konstruado de libera komerca zono de Ĉinio kaj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj. Fine de 2009, Yunnan akcelis sian ekonomian disvolviĝon, plenforte sin ŝanĝis en internacian pasejon, industrian bazon, kunlaboran platformon kaj kulturo-interŝanĝan fenestron de Ĉinio malfermajn al sudokcidento. Nuntempe, Yunnan aktive plilarĝigas kaj pliprofundigas pordo-malfermon al eksterlando, akcelas konstruadon de ŝoseo, fervojo, aera kaj akva trafikoj, kaj tiun de bazaj instalaĵoj en landlimaj doganoj por plenplene altigi la kapablon de sintezaj servoj doganaj kaj simpligi doganajn formalaĵojn.

 


En Tengchong-flughaveno de Yunnan ĉe landlimo inter Ĉinio kaj Birmo 

 

    Hodiaŭ, la parto de la internaciaj ŝoseoj inter Kunming, ĉefurbo de Yunnan, kaj Birmo, Laoso kaj Vjetmanio en Yunnan estis konstruitaj en la altklasaj; kaj la parto de la Trans-Azia Fervojo en Yunnan estas en konstruado; krome, en Yunnan funkcias 12 civilaj flughavenoj kaj ilia jara pasaĝero-transporta kvanto okupas la 4-an lokon en Ĉinio. La Kunming-a Flughaveno en konstruado servos kiel aera artiko de Ĉinio al Sudorienta, suda kaj sudokcidenta Azio.

 

    La Yunnan-a registaro kunligos la projekton de la sinteza trafika sistemo kun tiu de ekonomia konstruado en la venontaj 5 jaroj. Sekve de plenplena rapidigo de pasejo-konstruado, Yunnan donos pli da subteno al dogano-konstruado. En 2010, la totala investo de la provinco al dogano-konstruado superos 350 milionojn da juanoj, kaj formiĝas ĉe landlimo en Yunnan doganaj urbo, urbeto, ekonomia areo, dogana ekonomia zono kaj translanda ekonomia kunlabora regiono. Surbaze de 13 unuaklasaj landnivelaj doganoj kaj 7 duaklasaj, Yunnan peticias malfermi 7 aliajn doganojn. Yunnan energie sin peparas por kapti novajn historiajn ŝancojn kaj rapide iri al la fronto de pordo-malfermo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng