Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ekologia protekto ĉe Tarim-rivero (II)
2010-12-27

de ZOU JINGZHAO

 

    Refortikigi diversformfoliajn poplojn per sciencaj metodoj por malhelpi ligiĝon de la du grandaj dezertoj

 


Arbara parko de diversformfoliaj poploj en aǔtuno 

 

    70 000 hektaroj da diversformfoliaj poploj (Populus diversifolia) en Tarim-parko de diversformfoliaj poploj en Luntai-gubernio de Xinjiang estas ekologia sistemo de arbaro en dezerto konservite plej kompleta en la mondo. Ili havas tre gravan ekologian signifon por konservi ekologian ekvilibron de Tarim-rivero kaj malhelpi ligiĝon de la dezertoj Taklimakan kaj Kumutage.

 

    En la lasta tagdeko de oktobro 2010 mi venis al la parko okaze de inaǔguriĝo de la 6-a Tarima Festivalo de Diversformfoliaj Poploj kun la temo "Xinjiang estas bona loko".

 

    Tiam folioj de diversformfoliaj poploj jam ekflaviĝis. Irante en la arbaro de diversformfoliaj poploj oni ŝajne estis en brulanta ora fajro.

 


Arbaro de diversformfoliaj poploj ĉe Tarim-rivero 

 

    En la ujgura lingvo diversformfolia poplo signifas belan arbon. Ĝi kun obstina vivforto havas mirindan kapablon kontraǔ trosekeco, vento kaj sablo, rezisti al salo kaj alkalo, kaj estas nomata "heroa arbo en dezerto".

 

    Diversformfolia poplo, decidua arbo kun alta trunko, estas antikva arbospeco kaj dezerta sovaĝa planto. Ĝia ŝanĝiĝemo de folioj kaj branĉoj estas por eviti elvaporiĝon de akvo. Ĝiaj radikoj profunde enradikiĝantaj en la tero povas ĉerpi akvon de dezerto kaj protekti la arbon kontraǔ uragano kaj inundo. Pro tio ĝi fariĝis ekologia ŝirmilo en dezerto.

 

    Laǔ konigo de rilata respondeculo de Luntai-gubernio, krom ekologia transloĝiĝo de loĝantoj la gubernio prenis ankaǔ serion da metodoj por protekti ekzistan medion de diversformfoliaj poploj.

 


Patrolantaj laborantoj de la Forstuma Administracio en Tarim 

 

    En la lasta jaro Luntai-gubernio plifortigis administradon al diversformfoliaj poploj kaj starigis nur en arbara regiono de diversformfoliaj poploj ĉe la baseno de Tarim-rivero 10 arbarprotektejojn kun pli ol 100 fakaj forstistoj, kaj dank' al tio estas fundamente ĉesigitaj detruo de arbaro por terkulturi, malorda arbohako, ŝirkolekto de drogherboj kaj aliaj kontraǔleĝaj agoj.

 


Ŝovelmaŝino fosanta kanalon ĉe malsupra baseno de Tarim-rivero

 

    Utiligante avantaĝon de sufiĉo de pluvakvo en somero oni sinsekve konstruis en la arbara regiono 7 kanalojn por enigi pluvakvon tiel ke estu akvumitaj pli ol 7 000 hektaroj da diversformfoliaj poploj, al kiuj mankis akvo multjarojn. Laǔ statistiko ĉiujare Luntai-gubernio akvumis 17 000 hektarojn da diversformfoliaj poploj kaj arbedoj per konstruado de kanaloj kaj akvobaraĵoj.

 

    Krome Luntai-gubernio konstruis ankaǔ 7 plenan kaj duonfermitajn zonojn kun areo de ĉ. 27 000 hektaroj ĉe la baseno de Tarim-rivero por akceli revigliĝon de diversformfoliaj poploj.

 

    Ekde 1984 gvidate de la Forstuma Scienca Akademio de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Luntai-gubernio refortikigis pli ol 1333 hektarojn da pereonta arbaro pro longtempa manko de akvo per renovigo de palisoj kaj fosado de kanaloj. De 1998 Luntai-gubernio laǔplane kaj laǔpaŝe kondukis pluvakvon por forstumado, per tio oni revigligis pli ol 1700 hektarojn da diversformfoliaj poploj.

 

    Por altigi konon de la tuta socio pri graveco de protekto de diversformfoliaj poploj en Tarim kaj ricevi prizorgon kaj subtenon de la socio Luntai-gubernio faris vastan diskonigon inter kamparanoj kaj paŝtistoj per radio, televido kaj propagandaj tabuloj.

 

    Samtempe Luntai-gubernio starigis kaj kompletigis sistemon kontraǔ fajro kaj strikte kunligis protekton de arbaraj riĉfontoj kaj interesojn de administrantoj. Ĉiuj arbaraj regionoj estas protektataj tagnokte. Krome Luntai-gubernio faris severan administradon al ekspluato de petro en arbara regiono por efike protekti arbarajn riĉfontojn.

 

    Post energia penado plue grandiĝis areo de arbaro de diversformfoliaj poploj kaj evidente altiĝis kovriteco de arbaroj de arbedoj kaj arboj kun alta trunko en la baseno de Tarim-rivero en Luntai-gubernio. Nun la arbaro de diversformfoliaj poploj kreskantaj kelkcentojn da jaroj ankoraǔ estas plenaj de vivo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng