2011-01-07
 Inaŭguro de la 27-a Internacia Festivalo de Glacio kaj Neĝo |
La 5-an de januaro 2011 inaŭguriĝis en Harbin, ĉefurbo de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio, la 27-a Internacia Festivalo de Glacio kaj Neĝo kun la temo "Gajaj glacio kaj neĝo, pasia urbo".
Dum la 3-monata festivalo, kune aranĝita de la Ĉina Nacia Turisma Administracio, la Heilongjiang-a Popola Registaro kaj la Harbina Popola Registaro, okazas pli ol 100 aktivadoj el 5 programoj, kiaj turismado, sportoj, komercado kaj kulturo koncernaj al glacio kaj neĝo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|