2011-01-14 de LI JIANG
En la urbeto Xilong Huyü de Tianjin vivas vaste konata 105-jara Liu Guozhen kun reputacio ne nur pro ŝia granda aĝo sed ankaŭ pro ŝia lerteco en papertranĉado.
Pasio al papertranĉado
105-jara Liu Guozhen, kiu papertranĉis jam 90 jarojn, restas vigla. Ŝi pretendas esti juna kaj povi daŭre papertranĉi. Je tio, ŝi prenis tondilon kaj faris surloke papertranĉaĵon. Ŝia filo diris, ke de la infaneco ŝi amas papertranĉadon, kaj ŝiaj papertranĉaĵoj kombinantaj tradiciajn trajtojn de papertranĉaĵoj kaj ŝian propran karakteron temas ĉefe pri tio, kion ŝi vidis, kiaj birdoj, bestoj... Neniu scias nek povas kalkuli kiom da papertranĉaĵoj ŝi faris en sia vivo. En ŝiaj 3 papertranĉaĵo-albumoj kolektiĝas la de ŝi faritaj mil papertranĉaĵoj delikataj.
La maljunulino diris al mi: “Tiuj albumoj kolektis nur tre malgrandan parton de miaj papertranĉaĵoj, kaj multajn mi jam donacis al aliaj.” Ŝiaj parencoj, amikoj kaj najbaroj scias, ke ŝi lertas en papertranĉado, kaj sinsekve postulis de ŝi metiartaĵon, dum la maljunulino ĝojas disdoni siajn verkaĵojn al aliaj.
88 familianoj el 5 generacioj
Mi demandis ŝin, kie kaŝas ŝia sekreto por longa vivo. La maljunulino respondis al mi, ke ŝi estas serena, neniam malĝojas kaj rifuzas neniun nutraĵon. Kaj ŝi multe preferas maizan kaĉon, kaj ĝin manĝas ĉiutage.
Ŝia nepino diris al mi, ke ilia familio konsistas el 88 membroj de 5 generacioj. La plej aĝa filo de la maljunulino estas 85-jara kaj ŝia plej juna prapranepo -- 3-jara. Menciindas, ke ĉiuj familianoj bone fartas. Dum festaj tagoj kaj kiam ili kolektiĝas por gratuli naskiĝtagon de la maljunulino regas en la hejmo varma kaj harmonia etoso. Dum la maljunulino havas nun la menson ankoraŭ sobran, bone scias ĉiujn siajn familianojn kaj bone memoras la nomon de ĉiuj. “Tio estas mia dua filo, jen mia tria nepino. Li estas mia pranepo.” La maljunulino Liu Guozhen rekomendas al mi siajn familianojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
105-jara Liu Guozhen kaj ŝiaj filo kaj bofilino |
|
 105-jarulino en papertranĉado |
|
 105-jarulino en papertranĉado |
|
 Papertranĉaĵo farita de la maljunulino |
|
 Papertranĉaĵo farita de la maljunulino |
|
 Papertranĉaĵo farita de la maljunulino |
|