Foto de LIU Chang Foto de LIU Chang
de GEORGO DEŜKIN
Flugas mevoj super maro,
Blankaj, blankaj mevoj.
Post ilia ĝoja aro
Flugas miaj revoj.
Blankaj mevoj flugas alte,
Alte super ondo,
Kaj senlace, kaj senhalte
Al mirinda mondo
Flugas miaj revoj,
Kiel blankaj mevoj.
(el la blogo de samideano Sun Mingxiao el Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua