Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Jubilea kunveno de Pekina Esperanto-Asocio (PEA)
2011-01-26

de Ivanka Stoyanova

 


Sinjorino Li Yuping (maldekstre), la unua parolistino en Ĉina Radio Internacia kaj Ivanka 

 

    La 22-an de januaro 2011, mi partoprenis en kunveno okaze de la 30-jariĝo de PEA. En feste ornamita Tibeta Hotelo por gratuli la jubileulojn alvenis multaj esperantistoj. En la enirejo de la hotelo estraranoj de PEA bonvenigis la gastojn kaj donacis al ĉiuj sakon kun donacetoj kaj inter ili, belega ruĝa leporo. La etoso estis vere festa kaj ĝojiga. En la prezidantaro inter la estraranoj de Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio kaj eminentaj veteranaj esperantistoj estis sinjoro Ragnar Baldursson, islandano, sendito-konsilisto en Islanda Ambasadorejo en Ĉinio. Mi sidis apud s-ro Liu Junfang, kaj ni havis agrablan interparoladon. Li diris al mi, ke lilaboris 46 jarojn en Ĉina Radio Internacia, kaj rakontis al mi kiel li nun organizis sian vivon kiel emerito. Sinjorino Tan Xiuzhu prezentis al mi s-rinon Li Yuping, la unuan parolistinon en Ĉina Radio Internacia, kiu servis al mi kiel interpretistino dum la kunveno. Ŝi estas jam emeritino kaj dum la tuta kunestado ni agrable kaj amike priparolis niajn esperantajn travivaĵojn kaj la vivkondiĉojn en Ĉinio kaj Bulgario. Mi jam definitive certigis, ke ĉinaj emeritoj scias kiel vivi plenvalore ĝis treege profunda maljuneco.

 


Sinjoro NanYouli, Prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, faras parolon. 

 

    S-ro NanYouli, Prezidanto de PEA en sia detala raporto informis la ĉeestantojn pri la kontribuo de la asocio kaj disvastigo de Esperanto, eldono de pli ol 20 E-libroj, organizado de kursoj, renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj, partoprenoj en UEA- kongresoj kaj multaj aliaj iniciatoj.

 

    Zhao Jianping kaj Shanshan el Ĉina Radio Internacia tralegis ricevitajn gratul-mesaĝojn. Ili diris, ke sinjoro Li Sen, Honora Prezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto- Asocio salutis la jubileulojn kaj donacis al PEA sian lastan libron, verkojn en 3 volumoj. Vere kortuŝita estis la gesto de sinjoro Liu Ling, veterana esperantisto, kiu donacis la sumon de dek mil juanoj por subteni PEA.

 


Sinjoro Guo Xiaoyong, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉina Internacia Eldona Grupo, faras gratulan parolon. 
 

Sinjoro Ragnar, islandano faras gratulan parolon. 

 

    Sinjoro Guo Xiaoyong, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉina Internacia Eldona Grupo gratulis pekinajn esperantistojn pro ilia aktiva laboro por Esperanto. Sinjoro Ragnar Baldursson impresis ĉiujn per sia perfekta parolado en Esperanto kaj poste en la ĉina lingvo. Li emocie parolis pri la unuaj paŝoj de PEA, kiuj li bone memoras kiel studento en Pekino. Multaj veteranaj esperantistoj kaj gastoj sincere kaj emocie gratulis la jubileulojn pro ilia 30-a datreveno kun multaj afablaj paroloj kaj bondeziroj por multnombriĝo de la membroj kaj sukcesa asocia laboro.

 

    Post la finiĝo de tiu memorinda kunveno ni daŭrigis nian paroladon dum abunda festa tagmanĝo.

 

 
Sinjoro Zhu Mingyi, eksa asistanta ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo gratulas la jubileulojn pro ilia 30-a datreveno.
 
 
Sinjorino Hu Meng-gu, nepino de Hujuz, ĉina veterana esperantisto, gratulas pekinajn esperantistojn pro ilia jubileo.
 
 
Sinjoro Hou Zhiping, veterana esperantisto, faras parolon.
 
 
Sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia parolas.
 
 
Sinjoro Han Zuwu, Prezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, salutas pekinajn esperantistojn.
 

 
Shanshan el Ĉina Radio Internacia faris emocian parolon.

 
Lastatempe estis eldonita la "Paroladoj de L. L. Zamenhof" en du lingvoj -- Esperanto kaj la ĉina lingvo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng