Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Antaŭfesta renkontiĝo
2011-01-28

de Ivanka Stoyanova

 


 Zou Guoxiang (maldekstre), Ivanka kaj Laŭlum 

 

    Okaze de la Printempa Festo ĉiuj emeritaj kaj nunaj laborantoj de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo estis invititaj komune tagmanĝi. En la restoracio la etoso estis festa kaj al mi estis tre agrable konatiĝi kun multaj emeritoj. Fakte, kiam mi rigardis en la salono, ŝajnis al mi, ke la emeritoj estis pli multe ol la laborantoj. Sur la seĝoj estis skribitaj la nomoj kaj ĉiu sidis je jam difinita loko ĉe la tablo. Mi sidis inter la sinjoroj Laŭlum kaj Zou Guoxiang. Ĉe nia tablo sidis sinjorino Chen Shi, direktoro de El Popola Ĉinio, sinjorino Tan Xiuzhu, sinjoro Liu Ling, veterana esperantisto, sinjoro Yu Tonglian kaj kelkaj aliaj kies nomojn mi ne scias.

 


Zhang Xiaotong (Elena) kaj Jiang Limin inaŭguris la feston. 

 

    Fraŭlino Zhang Xiaotong (Elena) kaj s-ro Jiang Limin inaŭguris la feston. S-ino Chen Shi faris festan paroladon en la nomo de El Popola Ĉinio. Ŝi dankis al ĉiuj laborantoj pri la farita laboro, esprimis sian ĝojon revidi la ĉeestantajn emeritojn kaj bondeziris al ĉiuj bonan sanon kaj agrablajn festotagojn.

 


Sinjorino Chen Shi faras parolon.

 

    Mi denove ĝuis la guston de nekonataj ĝis nun al mi manĝaĵoj kaj ankaŭ trinkis ĉinan ruĝan vinon. La servistinoj oftege aldonis novajn bongustaĵojn. Niaj gvidantoj unu post alia ofte manpremis kaj tostis kun ĉiuj pro nia sano kaj sukceso de nia organizo.

 

    Konklude, mi povas diri, ke nenio estas pli bona kaj agrabla ol reciprokaj bonaj rilatoj kaj kompreniĝado inter kolegoj kaj gvidantoj.

 


Wang Xifu, vicdirektoro de EPĈ, parolas kun sinjoro Wu Xunnan.

 

    Mi estos por unua fojo en Ĉinio dum la Printempa Festo kaj jam de nun mi deziras al ĉiuj, kiujn festas laŭ la luna kalendaro agrablajn festotagojn kaj ĉion plej bonan en la Leporjaro 2011.

 


Ĉina manĝaĵo kun kokaĵo kaj paprikoj

 


Bone aranĝitaj fruktoj  

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj s ub l a Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng