Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ruĝaj kovertoj por feliĉo kaj prospero - "Hongbao"
2011-01-30

de Ivanka Stoyanova

 


Diversaj ruĝaj kovertoj 

 

    Ĉinoj ŝatas la ruĝan koloron. Ĝi videblas ĉie -- multaj magazenoj estas ruĝe kolorigitaj, ĉiuj lanternoj estas ruĝaj, diversaj skriboj estas ruĝaj.

 

    Multaj virinoj estas vestitaj en ruĝaj vestoj kaj la ruĝa ŝalo estas tre moderna. Mi eĉ vidis hundetojn vestitajn en ruĝaj vestetoj, sed ne sukcesis foti ilin. Fakte, la ruĝa koloro estas ĉie en Pekino kaj mi jam pensas, ke ĝi estas kiel simbolo de Ĉinio. Nun, antaŭ la Printempa Festo en la Leporjaro estas granda diverseco de leporoj kaj plej ofte ili estas ruĝaj kun diversaj skriboj sur ili.

 

    Ĉie en la mondo la homoj preferas donaci monon, anstataŭ objektoj kaj faras tion diversmaniere -- en koverto, en monujo, kaj eĉ en kredit-karto...

 


Ruĝaj lanternoj kaj ruĝaj muroj de la magazeno 

 

    En Ĉinio kiam oni donacas monon por diversaj okazaĵoj -- datreveno, edziĝfesto, plej ofte por la Printempa Festo kaj aliaj tradiciaj festoj, oni devige metas la monon en ruĝa koverto, kaj nomas ĝin ''hongbao''. Laŭ la onidiroj la ruĝa koloro alportas feliĉon kaj bonŝancon, sed samtempe gardas por ne trafu vin malbonefikaj rigardoj (popola superstriĉo).

 

    Kutime sur la kovertoj estas diversaj skriboj kaj simboloj, kiuj esprimas benon, longan vivon, bonan sanon kaj prosperon, kaj ofte videblas bestoj de ĉina zodiako, Budao kun infanoj, ekflora nelumbo, drako kun fenikso, aŭ simple la hieroglifo de ''feliĉo''.

 

    Kompreneble, estas iuj detalaĵoj, kiuj ĉiu nepre devas scii, por ne ofendi tiujn, al kiuj mondonacas. Ekz. la monsumo en la ruĝa koverto devas fini per paran nombron, escepte de cifero ''kvar'' ĉar tiu vorto havas la saman prononcon kiel ''morto'' kaj oni imagas tion kiel malbona antaŭsigno. Kiam oni donacas monon al geedziĝfesto, krom, ke tio estas gesto de estimo, la monsumo devas kovri la elspezojn de tiuj, kiuj donacas la monon.

 


Ruĝaj kovertoj kun diversaj skriboj 

 

    Dum la Printempa Festo, precipe en suda Ĉinio mono en ruĝaj kovertoj estas kutime donacata jam de familianoj al gefraŭloj. Plej ĝojaj tamen estas la infanoj, kiam geavoj kaj parencoj donacas al ili koverton kun mono, kiujn oni nomas ''feliĉa mono''.

 

    Ruĝa koloro simbolas fajron kaj ĝi donas varmecon ne nur al la korpoj, sed ankaŭ en la animoj kaj ĉiuj bezonas tion. Fakte, en tio estas la senco de tiu gesto -- malgranda donaco, libro, aŭ nur gratulkarto en ruĝa koverto povus esti donacita al ĉiu, eĉ sen ia ajn kaŭzo, nur se vi volas feliĉigi iun karan al vi. Certe estos tre agrable vidi la ridetoon sur la vizaĝo de tiu, al kiu vi donacas ion en ruĝa koverto. En Ĉinio simila gesto ĉiam kaj ĉiu perceptos kun dankemon

 


Ruĝaj ornamaĵoj kaj ruĝaj kovertoj 
 

Leporoj 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj s ub l a Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng