Atendanta leporo
de Stanislaw Rynduch
Novjara leporo La leporo kun fervoro,
en la paro tra la jaro,
en ĝardena la herbejo,
por la nesto serĉas ejon.
La printempa freŝa vento,
donis al li novan senton.
La ekzemplon donas li,
agu ankaŭ same vi.
Ĝia vivo tre frivola,
ĝia vesto ege mola,
de infanoj tre ŝatata
kaj volonte karesata.
Por la nova lepor´ jaro
Esperanta amikaro,
via amo ne vaporo,
agu kiel la leporo!
Redaktoro: Ivanka Stoyanova