Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Interlingvistikaj studoj, ILEI-trejna sesio, amika vespero en belega historia urbo en Pollando
2011-02-11

    Lumo, la korea staĝanto ĉe ICH en la Esperanto-urbo, havis la okazon kunveturi al Poznan kun Zsófia Kóródy, kiu prelegis en la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM. Zsófia reprezentis tie ankaŭ ILEI, kiu subvencias partoprenantojn en la unu-jara metodika kurso pri instrukapabligo.

 

    La kelktaga vizito donis ŝancon ĝui la fakajn prelegojn kaj konatiĝi ekz. kun Katalin Kovats, Ilona Koutny kaj Ziko van Dijk. Ni jam nun alvokis ĉiujn studemulojn partopreni en la 3-jara klerigado de la Interlingvistikaj Studoj, kiu komenciĝos en septembro de 2011. Sube estas kelkaj fotoj pri la urbo kaj pri la trejna sesio.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Bona kunlaboro dum la modelaj lecionoj
 

Prelego de Zsófia pri ILEI, movado, instruado 
 

Bongusta tagmanĝo en amika rondo 
 

Vizito al la kunvenejo de fervojistoj 
 

Festa vespero, al kiu ankaŭ Lumo kontribuas per belega kanto en la korea lingvo kaj en Esperanto 
 

Partoprenantoj de la interlingvistikaj studoj kaj la unu-jara ILEI-instruista trejna kurso 
 

Indas viziti la urbon kaj rigardi la belegajn domojn sur la ĉefplaco. 
 

La renesanca urbodomo meze de la foira placo 
 

La impona katedralo, kies historio reiras al la 10-a jarcento 
 
 
Adiaŭo Poznan, ĝis revido!

 
 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng