Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Rerigardo: SANO 1
2011-02-11

    Unu monaton antaŭe partoprenintoj de la alternativa novjara festo SANO 1 travivis belajn tagojn en Herzberg/Sieber en komforta ferio-domo. La programo enhavis interesajn fakajn prelegojn ekz., pri sana nutrado kaj alternativaj energisolvebloj, vivmanieroj, prezentadojn pri vojaĝoj, estis leciono pri jogo, okazis ekskursoj al la belega Harz-regiono, al historiaj urbetoj, al la monaĥejo Walkenried, al nova viskiofabriko, eblis skii, migradi, sportumi. Aldoniĝis ludado de muziko kaj komuna kantado. Regis vigla, festeca etoso!

 

    Sube estas kelkaj fotoj pri la komuna muzikado, kantado kun granda ĝojo por ĉiuj.

 

    Kaj bonvenon al ĉiuj kunfestontoj en decembro de 2011!

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua


Ekskurso al la Welf-kastelo en Herzberg 
 

Mirinde bela vintra sceno 
 

Bonas varmiĝi en la itala restoracio. 
 

Por vegetaranoj unika oferto: Esperanto-pico 
 

Nutraĵo por la cerbo: Esperanto-gazetoj, libroj 
 

Vigla babilado ĉe festa tablo 
 

Ankaŭ la juna generacio bonfartas, multon spertas. 
 

Kanto-ekzercado por la silvestra nokto 
 

Komuna muzikado, kantado estas granda ĝojo por ĉiuj. 

 
 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng