Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ĈPPIK-membroj pri la vivo de tibetanoj
2011-02-11

    En la pasintaj 5 jaroj la popola vivo en la Tibeta Aŭtonoma Regiono pliboniĝis tagon post tago, dank' al investo-pliigo de la regiono al konstruado tiukampe. Januare de 2011 okazis la 4-a Sesio de la 9-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) de la regiono, intertempe kelkaj ĈPPIK-membroj akceptis intervjuon kaj parolis pri la vivo de tibetanoj.

 

    Nova vivo tra belaj vestaĵoj

 

    En la inaŭguro de la sesio, nacimalplimultaj ĈPPIK-membroj en belaj naciaj vestoj formis belan pejzaĝon kaj altiris grandan atenton.

 


Tibetaj virinoj en naciaj vestoj 

 

    ĈPPIK-membro Gesang Quzhen el la gubernio Ritu de Ali, Tibeto, allogis dum la sesio grandan atenton pro sia nacia vesto en tipa loka karaktero. Menciinte ŝanĝiĝon de vestaĵoj de tibetanoj, Gesang Quzhen diris kun profunda emocio: "Pri la popola vivo oni konsideras unue manĝadon kaj vestadon. Nuntempe, la nivelo de la popola vivo senĉese altiĝis, la poŝo de popolanoj pli kaj pli pufiĝis, kaj oni havas monon por sin beligi."

 

    Sekve de senĉesa altiĝo de la nivelo de la popola vivo, ŝanĝiĝis la koncepto de tibetanoj pri vestado. Hodiaŭaj tibetanoj portas ne nur tradiciajn naciajn vestojn, sed ankaŭ strebas al diversaj modaj fasonoj ĉinaj kaj alilandaj. Aperis en diversaj lokoj de Tibeto specialaj budoj por vendi vestojn en famaj markoj ĉinaj kaj alilandaj. Koncernaj materialoj montras, ke kreskis jaron post jaro elspezo por vestado en la vivo de tibetanoj.

 

    Strebo al ĝuo de frandaĵoj

 


Frandaĵoj en tibeta gusto 

 

    Nunaj tibetanoj rigardas manĝadon kiel ĝuon kaj preferas delikatajn kaj sanigajn manĝaĵojn ĉiutage. Samtempe ŝanĝiĝis la manĝa strukturo de la tibeta popolo, kaj obliĝis elspezo de legomoj, akvaj produktaĵoj kaj vegetala oleo. Oni havas novan strebon en manĝado: nutro, gusto, speco kaj kuraca efiko.

 

    77-jara ĈPPIK-membro Luosang el la gubernio Changdu de Changdu, Tibeto, diris: "Tian bonan vivon ne ĝuis eĉ nobeloj antaŭe." Sur la tablo de tibetanoj bongustas diversaj manĝaĵoj, kiaj pladoj kun gustoj de Sichuan kaj Guangdong. En diversaj memservejoj troveblas rizo el Tajlando, panoj el Koreio, freŝaj legomoj kaj akvaj produktaĵoj el aliaj lokoj de Ĉinio. En Tibeto ĉie funkcias diversklasaj memservejoj, bazaroj kaj magazenoj.

 

    Plibeliĝas loĝdomoj

 


Tibetaj kamparanoj transloĝiĝas en novan loĝdomon. 

 

    La loĝejo montras la vivan nivelon. Laŭ statistiko, en 1950 Tibeto posedis milionon da loĝantoj, el kiuj pli ol 900 mil ne havis loĝejon. Sed nun, sekve de konstruado de ŝtato-subvenciitaj loĝdomoj kaj malgrandaj urboj, kaj pliigo de konstruado de fiksaj loĝejoj por kamparanoj kaj paŝtistoj, multe pliboniĝis loĝkondiĉoj de tibetanoj en urboj kaj vilaĝoj. La popolanoj, kiuj jam loĝis en larĝa kaj hela domo, havas pli altan postulon pri ormanado kaj plibeligo de la domo. En vasta paŝtejo kamparanoj kaj paŝtistoj enloĝiĝis en novajn loĝejojn kun naciaj trajtoj, dank' al helpado de la registaro. Sur la altebenaĵo ĉie belas novaj tibet-stilaj loĝdomoj.

 

    ĈPPIK-membro Wang Yalin, kiu servas kiel sekretario de la kompartia organizo de la regiona departemento pri loĝdomo kaj konstruado de urboj kaj vilaĝoj, diris, ke perfektigi la sistemon pri garantio de loĝdomoj kaj akceli konstruadon de garantiecaj loĝdomoj estas fokuso kaj malfacilo vaste atentataj de la socio. En la pasintaj 5 jaroj, la kompartia organizo kaj registaro de la regiono asignis grandan monsumon al konstruado de garantiecaj loĝdomoj, senĉese plibonigis loĝkondiĉojn por popolanoj kaj akiris evidentajn atingojn. En la venontaj 5 jaroj, la aŭtonoma regiono iom post iom starigos kaj perfektigos plurtavolan loĝdomo-garantian sistemon kun tibetaj trajtoj.

 

    Formiĝis stereo-trafika reto

 

    Dum intervjuo mi informiĝis, ke ĉi-foje membro Gesang Quzhen flugis de Ali al la tibeta ĈPPIK-konferenco. "La flugo de Ali al Lhaso bezonas nur apenaŭ 2 horojn. Aviadilo multe faciligas la vojaĝon. En 1997 mi aŭte veturis de Lhaso al la gubernio Ritu de Ali, kaj la veturado daŭris 10 tagojn. Tiam mi portis kun mi multajn objektojn, la vojoj, kiujn ni prenis, estis malglataj, kaj la aŭto paneis survoje. Dum la tuta veturado ni devigite haltis de tempo al tempo, oni povas diri. Nun, la trafiko estas ege oportuna!"

 


En la Linzhi-a Flughaveno 

 

    Pro aparta geografia kondiĉo, veturado bezonis longan tempon. En la lastaj jaroj grandapaŝe antaŭeniris la trafika konstruado en Tibeto, ĝis nun la totala longeco de ŝoseoj jam lanĉitaj al la trafiko jam atingis 58 mil kilometrojn. Samtempe ekfunkciis la Milin-a Flughaveno en Linzhi kaj la Kunsha-a Flughaveno en Ali, krome, la Bangda-a Flughaveno en Changdu kaj la Paca Flughaveno de Xigaze estis pligrandigitaj. En la regiono funkcias nun 5 flughavenoj, kiuj havas rektan aeran transportadon kun 16 urboj per 19 aerlinioj. En Tibeto jam formiĝis stereo-trafika reto el ŝoseo, fervojo kaj aerlinio. La reto kovras pli kaj pli multajn lokojn, kaj pli kaj pli faciligas vojaĝon de diversnaciaj popolanoj.

 

    Sekve de rapida disvolvo de ekonomia socio kaj senĉesa kresko de enspezo de popolanoj en Tibeto, pli kaj pli multaj tibetanoj aĉetis privatajn aŭtojn. Ĝis nuntempe, nur en Lhaso veturas 100 mil aŭtoj, kies 80% estas privataj, krome, tiu ĉi nombro estas renovigita ĉiutage. Laŭinforme, en la pasintaj 5 jaroj nur en Lhaso estis konstruitaj 29 ŝoseoj kun la totala longeco de 48.1 kilometroj, kaj la urbaj vojoj plejparte portas novan aspekton.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng