Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina Printempa Festo
2011-02-12

de IVANKA STOYANOVA


Printempaj ornamaĵoj

 

    La novjara festo laŭ la luna kalendaro de Ĉinio nomiĝas Printempa Festo kaj estas la plej grava kaj longedaŭra ĉina festo. Printempa Festo estas parencara, plurgeneracia familia festo kaj tiam ĉiuj ĉinoj ĝuas 7-tagan feriadon. Laŭkutime tiuj, kiuj loĝas kaj laboras aliloke, kaj eĉ eksterlande nepre devas reveni hejmen. Ĉinoj estimas la tradiciojn kaj komuna manĝado de ĉiuj familianoj en la jarfina vespero estas absolute necesa kaj deviga.

 

    Tradicie komence de decembro jam aperas en la magazenoj kaj bazaroj bildoj, ludiloj kaj metiartaĵoj kun bestfiguro de la sekvanta bestjaro.

 


Ornamaĵoj kun leporoj

 

    En Ĉinio oni simboligas naskiĝjaron per 12 bestoj kaj ili laŭvice estas: muso, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. La jaro 2011 estas Leporjaro, ĝi komenciĝis de la 3-a de februaro kaj finiĝos de la 22-a de januaro 2012.

 

    En jarfina vespero, ĉinoj preferas ne dormi kaj ĝoje pasigas la pasintan jaron kaj bonvenigas la novan. Ofte aŭdeblas la eksplodoj de petardoj kiel esprimo forpeli ĉiujn malsanojn kaj malfeliĉojn. Frumatene de la nova jaro oni salutas unu la alian kaj kutime familianoj de junaj generacioj salutas grandaĝulojn kaj deziras al ili bonan sanon kaj longan vivon. Maljunuloj donas al la infanoj novjaran mondonacon nepre en ruĝan koverton.

 

    Ofte videblas algluitaj ruĝaj paperoj kun versparoj, skribitaj per ''ora'' farbo sur la pordoj de magazenoj, supermerkatoj, domegoj kaj aliaj konstruaĵoj. La ruĝaj lanternoj estas kiel deviga ornamo ĉie kaj ĉiam dum la tuta jaro, ne nur dum la Printempa Festo.

 


Konstruaĵo kun lanternoj en la enirejo
 

Videblas multaj lanternoj

 

    Dum la festo ĉinoj ornamas siajn domojn interne per sennombraj novjaraj pentraĵoj kaj printempaj versparoj kaj la plej oftaj vortoj estas: bonŝanco, honoro, ĝojo, feliĉo, riĉeco kaj longvivado. Sur la fenestroj ili ofte algluas papertranĉaĵojn. En la ornamo de la loĝejo kaj la vestoj dominas la ruĝan koloron, eĉ plej ofte la leporoj estas ruĝaj. Ĉinoj ne ornamas abiojn kiel ni en Eŭropo, ili ornamas arbojn per ruĝaj lanternoj. Mi vidis strate ornamitajn arbojn per specialaj plastikaj floretoj kaj rigardante de malproksime, ŝajnas, ke la fruktarboj jam floras. Tiuj floretoj aspektas kiel girlandoj kaj per elektro vespere kaj nokte lumas. Deviga ornamo estas ankaŭ la bildo de la besto, kies jaro komenciĝas laŭ la ĉina kalendaro.

 


Ornamita arbo per plastikaj floretoj - tage 
 

Ornamita arbo per plastikaj floretoj - nokte 

 

 

    Nepra manĝaĵo dum la Printempa Festo estas ĝaŭzioj, kiujn kutime ĉiuj familianoj pretigas antaŭ meznokto kaj manĝas ilin post nulhoro. Tradiciaj manĝaĵoj estas kokaĵo, diversaj kernoj, fiŝo, kiu tamen ne devas finmanĝi, necesas esti restaĵo komence de la novjaro. Ĉinoj preferas manĝi rizon kaj rondajn fruktojn- pomoj, oranĝoj kaj mandarinoj, kiuj simbolas amon kaj bonan familion.

 

    La festa tablo devas esti kun amaso da diversaj manĝaĵoj, ju pli multaj ili estas, des pli la venonta jaro estos fruktodona. Iuj ĉinoj, precipe budaistoj sin abstinas de viandaĵoj dum la unua tago de la Printempa Festo, ĉar oni diras, ke tiu fasto garantias longvivadon.

 

    Plej bona donaco al ĉiuj amataj homoj dum la festo estas bulboj de tulipoj kaj narcisoj, ekĝermita bambuo, fragoj aŭ rozoj en vazoj kun akvo. Deŝiritaj floroj oni ne donacas, ĉar opinias, ke tio ne antaŭsignas bonon.

 

    Dum la festoj oni tute ne eblas enui. Televidaj stacioj prezentas diversajn artajn elsendojn. En multaj parkoj okazas festivaloj, foiroj, gajaj ludoj kaj eblas spekti enhavoriĉajn programerojn.

 

    La printempaj solenaĵoj daŭras ĝis la 15-a tago, kiam estas la unua jara plenluno. Tiu tago nomiĝas Festo de Lanternoj kaj en iuj provincoj oni rigardas ĝin ekvivalento de Sankta Valentino, la tago de amantoj.

 

    Laŭ la astrologoj la Leporjaro 2011 estos paca kaj amoplena kaj ni ĉiuj esperas tion.

 

 
Leporoj
 
 
Festa ornamaĵo
 

Feste ornamita pordo de restoracio 
 
 
Printempaj ornamaĵoj

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng