Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
13a Internacia Fotokonkurso
2011-02-12

 

    En la 13a Internacia Fotokonkurso, organizita en 2010 de La Ondo de Esperanto, partoprenis 40 fotoverkoj de 10 aŭtoroj el 7 landoj (Brazilo, Islando, Kanado, Pollando, Ruslando, Serbio kaj Svedio).

 

    La 9an de januaro 2011 la juĝkomisiono (Albert Adylov, Andrej Budnik, Aleksander Korĵenkov, Maria Sokolova) anoncis la rezulton:

 

    1apremio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto)

 

    Lovísa Óskarsdóttir (Islando) pro Libroservo

 

    2a premio (€ 25 kaj abono de La Ondo de Esperanto)

 

    Vladimir Merkulov (Ruslando) pro Montaro en Kalifornio

 

   3apremio (abono de La Ondo de Esperanto)

 

    Barbara Chodera (Pollando) pro Araneo

 

    Laŭdaj mencioj:

 

    Vladimir Merkulov (Ruslando) pro Panoramo de Moskvo de la 38a etaĝo kaj Panoramo de Kremlo. Antikva urbo Rjazanj

 

    Roland Larsson (Svedio) por nesubskribita foto

 

    Speciala premio pro la plej bona foto pri la temo Familio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto)

 

    Olga Ŝipovalenko (Ruslando) pro Kie vi estas, panjoj?

 

    Laŭda mencio

 

    Barbara Chodera pro Familio

 

    La plej bonaj fotoj aperos en La Ondode Esperanto. Ĉar la nombro da konkursaĵoj draste malkreskis en la du lastaj jaroj, la juĝkomisiono pretigos novan Regularon, laŭ kiu ankaŭ fotoj, senditaj elektronike, estos akceptataj.

 

    Dankon al la partoprenintoj!

 

    Gratulon al la laŭreatoj!

 

Halina Gorecka

sekretario de la konkurso

(el La Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe estis eldonita la "Paroladoj de L. L. Zamenhof" en du lingvoj -- Esperanto kaj la ĉina lingvo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng