| 2011-02-12
La 10-an de februaro mjaŭ-aj knabinoj en festaj vestoj dancadis por preĝi pri abunda rikolto en la kuranta jaro en la vilaĝo Jiupanjing de la urbeto Yanlou en Huaxi-distrikto de Guiyang, ĉefurbo de Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio.
Mjaŭ-oj en Guizhou havas tradicion kune danci kun floroj en la unua monato laŭ la luna ĉina kalendaro. Ili en festaj vestoj kolektiĝis por kune preĝi pri abunda rikolto en la kuranta jaro per muzikado kaj dancado.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua |