La 9an de februaro Tuantuan kaj Yuanyuan en Shili-zoo de Taibei estis du fojojn artefarite ensemitaj. Por ke ili faru naturan kopulacion la domo por grandaj pandoj en la zoo fermiĝis al la publiko kvar tagojn. Se ili sukcese naskos bebon inter aŭgusto kaj oktobro, ĝi estos la unua granda pando naskota en Taiwan.