2011-02-12
Beograda Esperanto-Societo kunlabore kun turkaj esperantistoj en januaro 2011 organizis enkondukan seminarion por estontaj Cseh-instruistoj.
La seminarion gvidis la konata Cseh-instruistinoTereza Kapista kaj ĝin partoprenas tri turkaj kaj ok beogradaj esperantistoj.
Espereble la partoprenintoj de tiu ĉi enkonduka seminario daŭrigos siajn studojn kaj trapasos ankaŭ la diplomigan seminarion kaj kun la akiritaj spertoj gvidos multajn kursojn en sia lando, kie mankas Esperanto-instruistoj.
(Dimitrije JANIČIĆ)
(el edukado.net) |