2011-02-15
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2010 (Aleksej Birjulin, Michel Duc Goninaz, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 39 konkursaĵojn de 22 aŭtoroj el 10 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Kanado, Pollando, Rumanio, Ruslando, Svedio kaj Usono. (Pasintjare partoprenis 28 konkursaĵoj de 21 aŭtoroj el 5 landoj.)
La 15an de januaro 2011 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2010.
Originala prozo
Laŭreato
Edmund Grimley Evans (Britio) pro Dank' al Dio
Laŭdaj mencioj
Laŭda mencio: Paulo Sérgio Viana (Brazilo) pro Lirika kanto
Originala poezio
Laŭreato
Aleksandro Mitin (Ruslando) pro Feliĉulo
Laŭdaj mencioj
Grigorij Arosev(Ruslando) pro Papilioj;
Rustam Karapetyan (Ruslando) pro Virino staras ĉe fenestro
Traduko el la angla (The man who lived for others de Jerome K. Jerome)
Laŭreato
Russ Williams (Pollando)
Traduko el la franca (L'ami Joseph de Guy de Maupassant)
Laŭreato
Jean-Luc Tortel (Francio)
Laŭda mencio
Thierry Tailhades (Francio)
Traduko el la rusa (Американец de Arkadij Averĉenko)
Laŭreato ne estas anoncita ĉar partoprenis nur du verkoj
Laŭda mencio
Anna kaj Mati Pentus (Ruslando)
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn.
Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2013 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.
Pliajn informojn pri Liro, ankaŭ la listojn de la pli fruaj laŭreatoj legu ĉe http://esperanto.org/Ondo/Ind-liro.htm
Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!
Halina Gorecka
sekretario de Liro-2010
(el La Ondo de Esperanto)
Redaktoro: Niu Xueqin
|